18 |
Jam en § 25 ni vidis, ke per simpla interŝanĝo de la gramatika finaĵo oni povas transporti la vortojn el unu vortklaso en alian: homo – homa – home; bona – bone – bono; brili – brila – brile; mi – mia; ĉirkaŭ – ĉirkaŭo – ĉirkaŭa – ĉirkaŭe – ĉirkaŭi; unu – unuo – unua – unue; hieraŭ – hieraŭa; jes – jesa – jese – jesi. Tiu ĉi praktika regulo donas al Esperanto pli grandan flekseblecon kaj nuancriĉecon ol iu alia lingvo havas.
Laŭ la supra maniero oni povas devenigi grandan nombron da verboj el multaj substantivoj, adjektivoj, prepozicioj, adverboj kaj eĉ interjekcioj. Sed ĉe tio la verba finaĵo havas preskaŭ neniam la saman sencon kiel esti, kion kelkaj bedaŭrinde miskomprenas. La verba finaĵo enhavas ĉiam la ideon «agi», ĉar la verboj estas ja fakte «agovortoj». Sekve oni ne povas anstataŭ estas homo kaj estas varma diri «homas» kaj «varmas»! La derivitaj verboj havas ĉiam tute specialan sencon, kiu ne estas esprimebla per estas -o aŭ estas -a, kiuj ja indikas staton.
Ekzemple la esprimo Li nur aktoras, kiun oni kelkfoje ŝerce uzas, ne estas egala al Li estas aktoro. Li aktoras tute ne signifas, ke li estas aktoro, sed ke tio, kion li faras, ne estas sincera, ke li nur ludas, ŝajnigas, t.e. agas kiel aktoro, dum li fakte povas esti oficisto, ŝuisto aŭ kio ajn. La sama diferenco estas inter ĉiuj verboj kaj la formoj estas -o aŭ estas -a.
Pro tio ankaŭ la sintezaj participaj formoj («manĝintas» anstataŭ estas manĝinta, «skribitas» anstataŭ estas skribita, k.t.p.), kiujn kelkaj reformemuloj de tempo al tempo uzas, estas kontraŭnaturaj kaj sensencaj, krome ankaŭ malfacile kompreneblaj kaj fremdaj al la naciaj lingvoj.
Ne el ĉiu substantivo, adjektivo k.t.p. oni povas devenigi verbon, ĉar la senco tion ne permesas. En kelkaj okazoj, kiam iu vorto ne estas senpere verbigebla, oni uzas por tio la sufikson -umi (vidu § 134).
Por resubstantivigi tiujn verbojn oni uzas la sufikson -ado: krono – kroni – kronado; martelo – marteli – martelado; skio – skii – skiado; profeto – profeti – profetado; kadro – kadri – kadrado; sango – sangi – sangado; broŝuro – broŝuri – broŝurado; burĝono – burĝonado; posteno – posteni – postenado; premio – premii – premiado; afiŝo – afiŝi – afiŝado: ankro – ankri – ankrado, k.t.p.
Sed inter pluvo kaj pluvado, reklamo kaj reklamado, polemiko kaj polemikado, respekto kaj respektado k.a. la diferenco ne estas granda, kaj en tiaj okazoj oni bezonas uzi la sufiksajn formojn nur tiam, kiam temas pri daŭra ago.
Li ne atentis ŝiajn petojn. Ŝi ne kuraĝis levi sian rigardon. Ŝi malfruis (= venis malfrue, malfruiĝis) al la vagonaro. Li furiozis kiel sovaĝa besto. La virinoj ofte kapricas kaj koketas. Kriplulo lamas (= iras lame) sur la strato. La trajno rapidas (= veturis rapide) tra marĉoj kaj arbaroj. La arbaro nigras en la krepusko. La maro bluis malproksime. Lia skribaĵo abundas je eraroj. Neniu egalas (= estas egala) al li (lin) en lerteco. La sorto favoras (= estas favora) al vi (vin). Ŝi fieras pri sia filo. Kelkaj frankoj ne gravas (= estas gravaj), kiam temas pri grandaj sumoj. Kelkaj homoj inklinas (= havas la inklinon) longe paroli. Lia edzino ĵaluzas ĉiun virinon (= estas ĵaluza al aŭ kontraŭ ĉiu virino), kun kiu li parolas. Pro paralizo la maljunulo ne kapablis (= estis kapabla) mem movi sin. La eldonejo mem kulpas (= estas kulpa) pri (en) tio, ke la libro estas malmulte aĉetata. Ĉu necesas (= estas necese) aldoni, ke baldaŭ ili geedziĝis? Vi pravas (= estas prava). La infanoj kutime similas (= estas similaj) al siaj gepatroj (aŭ siajn gepatrojn). Dek minutoj plene sufiĉas (= estas sufiĉaj) por iri al la stacio. Per tio vi nur malutilos (= faros malutilon) al la afero (aŭ la aferon). Ŝi ne indas (= estas inda) vian amon. La maljunulinoj emas (= estas emaj) multe babili.
Kompreneble ne ĉiuj adjektivoj estas tiamaniere verbigeblaj, kaj, kiel ni jam diris, la verbo ĉe tio ne estas egala al adjektivo kun estas. Komparu ekzemple la formojn kuraĝis (= havis kuraĝon) kaj estis kuraĝa, lamas (= iras lame) kaj estas lama, rapidis (= iris, veturis rapide) kaj estas rapida, favoras (= elmontras favoron) kaj estas favora, malutilos (= faros malutilon) kaj estos utila, k.t.p. Kelkfoje tamen la senco de la verbo kaj adjektivo kun esti tiom proksimiĝas, ke estas egale, kiun el ili oni uzas. Sed malgraŭ tio restas certa diferenco kaj la stila valoro ne estas la sama, ĉar adjektivo kun esti indikas ja staton, dum la verbo esprimas agon.
Kun la koloroj kelkaj uzas la sufikson -iĝi, ekzemple la arbaro nigriĝas anstataŭ nigras. Sed inter tiuj du formoj estas ja granda diferenco! Ĉar nigriĝas signifas «fariĝas nigra», dum nigras = impresas nigre. La sama diferenco estas inter bluiĝas kaj bluas, verdiĝas kaj verdas, k.t.p.
La verboj el adjektiva radiko estas generale netransitivaj, sed pro la ebleco anstataŭigi prepozicion per akuzativo (vidu § 75) parto el ili (precipe egali, favori, simili, indi k.s.) estas uzata ankaŭ transitive.
El la prepozicioj kutime nur anstataŭ, ĉirkaŭ, per kaj super estas verbigataj: Neniu alia lingvo povas anstataŭi Esperanton. Altaj montoj ĉirkaŭas la urbon. Hazardo peris ilian renkontiĝon kaj konatiĝon. Tio superas miajn kapablojn. Kiel montras la ekzemploj, ili ĉiuj estas transitivaj.
Ĉu vi povas prunti (kutime oni diras pruntedoni) al mi vian tranĉilon? Tiun ĉi libron mi pruntis (kutime oni diras prunteprenis) el biblioteko. La filo spitis la deziron de siaj gepatroj. Mi venis por adiaŭi vin (= diri al vi adiaŭ). La kato miaŭas. Komence ŝi neis, sed fine ŝi jesis tion.
18 |