09 |
Al la 3 aktivaj participoj kun la finaĵoj -int-, -ant- kaj -ont- (vidu la kvinan kaj sesan lecionon!) respondas 3 pasivaj participoj kun la finaĵoj -it-, -at- kaj -ot-.
La diferenco inter tiuj du specoj de participoj estas tio, ke ĉe la aktivaj la subjekto mem estas la plenumanto de la ago (dormanto, vidanto), dum ĉe la pasivaj la subjekto estas la celo de la ago kaj ludas do la saman rolon kiel objekto en aktiva frazo. Esence ĝi ankaŭ estas objekto, nur laŭ la formo ĝi estas subjekto. Pasivan frazon oni povas ĉiam transformi je aktiva, kaj tiam la subjekto de la pasiva frazo fariĝas rekta objekto en la aktiva. Ni klarigu tion per ekzemploj:
La knabo batas la hundoN – La hundo estas batata de la knabo. La patrino vekis la infanojN – La infanoj estis vekataj (estis aŭ estas vekitaj) de la patrino. La kelnero lernas EsperantoN – Esperanto estas lernata de la kelnero. Policisto arestis krimuloN – Krimulo estis arestata (estis aŭ estas arestita) de policisto. Oni nomas liN Paŭlo – Li estas nomata Paŭlo. Mi skribis tioN ĉi – Tio ĉi estas skribita (estis skribata) de mi.
Pasivajn participojn povas havi nur tiuj verboj, kiuj povas havi akuzativ-objekton, t. e. transitivaj verboj. La netransitivaj verboj ne havas pasivan participon. Sekve tiaj formoj kiel «estita, starata, kuŝota» k.t.p. estas tute neeblaj! Sed aktivajn participojn havas ĉiuj verboj, egale, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj.
Tiu, kiu en la pasiva frazo plenumas la agon kaj sekve esence (sed ne laŭforme) estas subjekto, estas rilatigata al la participo per la prepozicio de: La hundo estas batata de la knabo. La libro estas verkita de mi. Ĉe aktivigo de la pasiva frazo la aganto fariĝas subjekto de la aktiva frazo: La knabo batas la hundon. Mi verkis la libron.
-at- indikas, ke la ago daŭras, ne estas ankoraŭ finita: Manĝata banano. Konata fakto – estas fakto, kiun ĉiuj konas. Historio estas lia plej ŝatata temo. Johano estas plej amata filo. Konato – estas persono, kiun oni konas. Vokato – estas tiu, kiun oni vokas, sed vokaNto estas tiu, kiu mem vokas. Amato estas tiu, kiun oni amas, sed amaNto estas tiu, kiu mem amas. Amatino. Konatino.
Ĉar la substantivaj participoj jam per si mem indikas personon, la personiga sufikso -ulo estas ĉe ili superflua same kiel ĉe la aktivaj participoj (vidu § 30, rim. 1). Sekve ankaŭ en la tre ofte uzataj vortoj konatulo kaj konatulino la sufikso -ulo fakte ne estas necesa.
La adjektivaj participoj estas plene egalaj al la ordinaraj adjektivoj: Bela hundo. Batata hundo = hundo, kiun oni batas. La vino estas bona. La vino estas trinkata. Same kiel oni povas diri la vino estIs bona, estOs bona, estUs bona, devus estI bona k.t.p., oni povas diri ankaŭ la vino estIs trinkata, estOs trinkata, estUs trinkata, devus estI trinkata k.t.p.
Ekzerco: Dum du monatoj la krimulo estis serĉata, sed li scipovis tiel bone kaŝi sin, ke eĉ nun ankoraŭ li estas serĉata, kaj eble ankaŭ post pliaj du monatoj li estos ankoraŭ serĉata.
-it- indikas, ke la ago estas jam finita, ne plu daŭras: La manĝita kuko estas jam en la stomako. Farita laboro = preta laboro. Presita libro = libro, kies presadon oni jam finis. Korektitaj eraroj. Irita vojo = vojo, kiun ni jam iris kaj kiu estas jam malantaŭ ni. Venkito estas tiu, kiun oni venkis, dum la venkiNto mem venkis iun. Mortigito estas tiu, kiun oni mortigis, sed mortigiNto mortigis iun alian homon; mortigisto estas tiu, kies profesio estas mortigi.
Ekzerco: Li timis, ke baldaŭ lia mono estos elĉerpita, sed tute subite li ricevis grandan sumon kaj sekve eĉ nun ankoraŭ lia mono ne estas elĉerpita. Li diris, ke foje estis tempo, kiam lia mono estis jam preskaŭ elĉerpita.
Rimarko 1: Pro influo de la naciaj lingvoj, kiuj ne havas at-participon kaj anstataŭ ĝi ofte uzas it-formojn, multaj estas tentataj ankaŭ en Esperanto trouzi la it-formojn je konto de la at-formoj. Oni devas do bone atenti tion kaj uzi ĉiam tiun formon, kiu respondas al la logika senco de la esprimo, sed ne blinde imiti la naciajn lingvojn! Tute ne estas egale, ĉu oni diras li estas nomita Petro aŭ li estas nomata Petro. La unua frazo kun nomita signifas, ke oni pli frue nomadis lin Petro, sed nun ne plu faras tion, aŭ ke oni ĵus donis al li la nomon Petro. Sed li estas nomAta Petro signifas, ke lia nomo estas Petro kaj ke oni ĉiam nomas lin tiel. Same konIta fakto signifas fakton, kiun oni iam konis, sed nun ne plu konas. Fakto, kiun oni nun konas, estas konAta fakto.
Rimarko 2: La verbo okupi havas du nuancojn: 1) preni en posedon kaj 2) okupi sin pri io, havi okupon, laboron, oficon. De tiuj nuancoj dependas ankaŭ la uzado ĝiaj at- kaj it-formoj: Tiu ĉi loko estas jam okupIta = oni jam prenis ĝin en posedon. La urbo estas okupita de la malamiko = la malamiko jam prenis ĝin en posedon. La urbo estas okupAta de la malamiko = ĝia submetado ne estas ankoraŭ finita. Mi estas tre okupita = mi tute ne havas liberan tempon. Mi estas okupIta per (pri) Esperanto = por aliaj aferoj al mi ne restas tempo. Li estas okupAta en la vendejo de sia patro = li laboras, havas okupon en la vendejo de la patro. Nuntempe mi estas okupAta pri la verkado de tiu ĉi libro = mi verkas tiun ĉi libron, sed faras ankaŭ aliajn laborojn.
-ot- indikas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis: Konstruota domo = domo, kiun oni intencas konstrui. Farota laboro = laboro, kiun oni ankoraŭ ne komencis. Vizitotaj lokoj = lokoj, kiujn oni intencas viziti. Elektoto = iu, kiun oni intencas elekti (sed elektito = iu, kiun oni jam elektis). Mortpafoto = iu, kiu estis difinita por morti per pafado (sed mortopafoNto = iu, kiu estas difinita por mortpafi iun alian).
Ekzerco: Jam lastjare la vojo estis riparota, sed la koncerna oficejo funkcias tiel malrapide, ke eĉ nun oni ankoraŭ ne komencis la laboron kaj ĉiam ankoraŭ la vojo estas riparota. Troviĝas homoj, kiuj timas, ke eĉ la venontan jaron la vojo ne estos riparita, sed ĉiam ankoraŭ riparota.
Rimarko: -ota per si mem ne enhavas la ideon «devi», kiun esprimas la sufikso -enda (= devas esti -ata): Farota laboro estas laboro, kiun oni intencas fari, kiun oni ankoraŭ ne komencis, sed farenda laboro estas laboro, kiun oni devas fari. En la praktika lingvouzo la diferenco tamen ne estas granda kaj ofte oni povas uzi -ota anstataŭ -enda.
En § 38 ni havis la frazon Jen estas la viro, kiuN mi helpos, pri kiu ni diris, ke ĝi ne estas mallongigebla per aktiva participo. Sed en tiaj okazoj oni povas per pasivaj participoj en gracia maniero mallongigi la frazojn: Jen estas la viro, helpota de mi. Sekve helpota de mi signifas kiuN mi helpos. Analogie helpata de mi signifas kiuN mi helpas kaj helpita de mi – kiuN mi helpis.
Ekzemploj: Oni revenis al la loko, kiuN oni forlasis antaŭ nelonge = Oni revenis al la loko, forlasita antaŭ nelonge. La teatraĵo, kiuN oni nuntempe prezentas en la Granda Teatro, havas grandan sukceson = La teatraĵo, nuntempe prezentata en la Granda Teatro, havas grandan sukceson. Li rakontis anekdotojN, kiujN oni aŭdis jam multfoje. = Li rakontis anekdotojN, aŭditajN jam multfoje. La knabino difektis la pupoN, kiuN oni ĵus donacis al ŝi = La knabino difektis la pupoN, ĵus donacitaN al ŝi.
Atentu, ke la pasiva participo, same kiel la aktiva, havas la saman kazon kaj nombron kiel la substantivo, al kiu ĝi rilatas.
Ekzerco: Estas konatE, ke Esperanto estas facila kaj praktika lingvo. En la artikolo estas skribitE, ke fine oni trovis rimedon kontraŭ kancero. Kiel diritE, mi ne povas prunti al vi monon, ĉar mi mem ne havas.
Ekzemploj: Lavote la manoj estas malpuraj, lavate ili estas malsekaj, lavite ili estas puraj. Dresote la leono estis tute sovaĝa kaj furioza, dresate ĝi fariĝis pli kaj pli kvieta, dresite ĝi estis milda kiel kato.
(Alskribu la mankantajn finaĵojn!):
Estas ĝenerale kon...., ke dum mia aventura vivo mi estas travojaĝ.... la tutan civiliz.... kaj neciviliz.... mondon. Sed kvankam mi estas lern.... multajn lingvojn kaj entute estas homo alte instru...., tamen en multaj landoj mi nek povis ion kompreni, kiam mi estis alparol.... en la loka lingvo, nekon.... por mi, nek mi mem sukcesis igi min kompren.... Tial mi ofte estis devig.... uzi la helpon de ridindaj gestoj kaj grimacoj, neniel respond.... al mia natura digno.
Estas do kompreneble, ke leg.... en kelkaj gazetoj pri la vasta uz....eco de la angla lingvo, mi tuj fariĝis konvink..., ke per tiu lingvo, parol.... kaj kompren.... en la tuta mondo, miaj malagrablaĵoj estos fin.... por ĉiam. Sed lern.... la nom.... lingvon dum tri jaroj kaj uz.... ĝin dum miaj gloraj vojaĝoj en la diversaj landoj, mi estis ĉie akcept.... kaj trakt.... kiel anglo, kaj tio ĉiam profunde dolorigis mian sinceran germanan koron. Krom tio mi havis ankaŭ tiun maldolĉan sperton, ke en la plej multaj Eŭropaj landoj mi trovis angle parol... preskaŭ nur inter la pordistoj de luksaj hoteloj kaj ke en Ameriko kaj kelkloke eĉ en Anglujo mem la lingvo estis parol.... en tute alia maniero ol mi estis lern.... ĝin ĉe mia instruisto. Ofte mi sukcesis kompreni nenion kaj same ofte mi estis kaŝe pririd.... pro mia «ĵargono».
Pro tio, aŭd.... pri la nacie neŭtrala kaj matematike simpla kaj regula Esperanto, mi tuj estis kapt.... de tiu granda kaj nobla ideo, sav.... la homaron el la lingva Babelo. Ellern.... dum kelkaj semajnoj tiun est.... duan lingvon de ĉiu kulturhomo, mi jam kun granda sukceso uzas ĝin dum miaj vojaĝoj, ĉie renkont.... helpemajn esperantistojn. Bedaŭrinde multaj homoj estas ankoraŭ katen.... de la kon.... homa konservativeco kaj antaŭjuĝemo kaj ne komprenas ankoraŭ la grandan rolon, lud.... de la facila kaj neŭtrala helplingvo. Sed la saman sorton havis ja ankaŭ ĉiuj aliaj novaj ideoj kaj eltrovaĵoj!
Posedo estas esprimata per la prepozicio de, kiu estas lokigata ĉiam antaŭ tiu substantivo, kiu indikas la posedanton: Floro havas odoron – la odoro de la floro. La patro havas ĉapon – la ĉapo de la patro. La kreto havas blankan koloron – la koloro de la kreto estas blanka. Li havas filon – la filo de li. Instruisto de Esperanto.
La personaj pronomoj (mi, vi k. t. p.) estas tre malofte uzataj kun de por esprimi posedon, sed preskaŭ ĉiam oni adjektivigas ilin, t.e. per la finaĵo -a oni devenigas el ili posedajn pronomojn (mia, via k.t.p.). Do ne «la filo de li», kiu formo estas tre malofte uzata, sed lia filo. Kio estas via nomo? Mia nomo estas Frederiko. Ŝia ĉapelo estas moderna. Nia lingvo estas jam tre disvastigita. Ĉu vi vidis iliajn novajn vestojn?
Entute oni povas ofte anstataŭ de uzi adjektivan formon: Domo de patro – patra domo. Skatolo de cigaredoj – cigareda skatolo. Pordo de ĝardeno – ĝardena pordo. Per tio la nuanco de posedo tamen malfortiĝas kaj la kvalito estas pli akcentata. En la esprimoj la stilo de Zamenhof kaj Zamenhofa stilo (= stilo, kiu estas simila al tiu de Z.) la diferenco estas jam tre granda. Sekve ne ĉiam oni povas anstataŭigi de per adjektivo! Anstataŭ de oni povas ofte uzi ankaŭ kunmetitan vorton, ĉe kio la vortordo inversiĝas: Pordo de domo – doma pordo – dompordo. Limo de lando – landa limo – landlimo.
La serio ia, kia, tia, ĉia, nenia indikas nur econ, ne posedon. Por la lasta celo ni havas la vortojn ies, kies, ties, ĉies, nenies, anstataŭ kiuj oni povas en esceptaj okazoj uzi ankaŭ formojn kun de: ies = de iu, de io, k.t.p. Kies skribmaŝinon vi uzas? Mi uzas mian propran skribmaŝinon. Al la personaj pronomoj oni neniam povas doni la finaĵon -es kvankam pro analogio oni kelkfoje estas tentata tion fari (kies – mies). Do ne «mies» sed miA!
09 |