02 |
Nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. Jam per si mem la vortoj estas nedifinitaj: lampo = iu lampo, tablo = iu tablo, k.t.p.
Kelkfoje tamen unu estas uzata kiel nedifina artikolo («Unu vidvino havis du filinojn» ĉe Zamenhof), sed tio ne estas imitinda, ĉar unu kiel numeralo indikas ja nombron, kaj dirante unu vidvino oni asertas, ke ne temas pri du aŭ pli multaj vidvinoj, sed pri unu sola. La uzado de unu kiel nedifina artikolo povas kaŭzi eĉ miskomprenojn: se vi diros «mi havas unu bonan edzinon», oni eble opinios, ke vi havas kelkajn edzinojn, el kiuj nur unu estas bona. Sed ja ne tio estis la intenco! Diru tial tute simple mi havas bonan edzinon, ĉar estas ja memkompreneble, ke vi havas unu edzinon, ne du.
Volante speciale akcenti nedifinitecon, oni uzas la nedifinan vorton iu: 'iu dana samideano skribis al mi', 'En iu gazeto mi trovis tre interesan artikolon'.
A) La difina artikolo (la) estas uzata:
Rimarko: Kiam kelkaj substantivoj sekvas unu la alian, ne estas necese ripeti la artikolon antaŭ ĉiu el ili, sed sufiĉas, se ĝin havas nur la unua: La libro, plumo kaj kajero kuŝas sur la tablo. Sed pro klareco oni povas ja ankaŭ diri: la libro, la plumo kaj la kajero.
B) Artikolo ne estas uzata:
Artikolo ne estas uzata ankaŭ tiam, kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo aŭ alia vorto, indikanta rangon aŭ profesion (sinjoro, sinjorino, fraŭlino, doktoro, advokato, ŝuisto, ŝoforo k.t.p.): Ĉu vi konas sinjorinon Isbrücker (ne «la s-inon Isbrücker»!). Esperanto estas kreita de D-ro Zamenhof (ne «de la D-ro Z.»!).
Rimarko: Sed kiam antaŭ la propra nomo staras adjektivo, oni devas uzi artikolon: La bela Stockholm. La fama Julio Baghy. La facila Esperanto. La malnova Eŭropo. La blua Danubo. Same: La urbo Stockholm. La rivero Volga. La monto Sinaj. Kaj ankaŭ: la Balta Maro, la Altaj Tatroj, la Granda Urso, k.t.p.
Kun la nomoj de organizoj k.s. oni kelkfoje uzas artikolon (la Ligo de Nacioj), sed tio ŝajnas deveni de la influo de naciaj lingvoj kaj estas pli logike uzi ilin kiel proprajn nomojn sen artikolo.
Rimarko: La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝi estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tute alian sencon.
(Atentu la uzadon de la artikolo!)
Juna homo (= iu juna homo), kiu ne havis laboron (= ian laboron) en sia urbo, veturis al Londono por serĉi helpon (= ian helpon) ĉe sia parenco. La parenco (= tiu parenco, ĉe kiu la junulo serĉis helpon) donis al li kelkajn ĉapelojn kaj konsilis al li stari sur la strato (= strato en Londono, do certagrade difinita strato) kaj vendi ilin. Ĝoja, ke nun li povos iom perlabori, la junulo (= tiu junulo, pri kiu ni parolas) prenis la ĉapelojn (= tiujn ĉapelojn, kiujn la parenco donis al li) kaj iris kun ili al homplena strato (= iu homplena strato) kaj ekstaris en oportuna anguleto (= iu oportuna anguleto).
En la vespero (= en la sama vespero) li revenis al la parenco, kaj tiu demandis: «Nu, ĉu vi multe vendis?» – «Ha», malgaje respondis la junulo, «eĉ unu ĉapelon mi ne vendis» – «Kial? Ĉu vi al neniu proponis? Kion do vi faris dum la tuta tago?» – «Mi tenis la ĉapelojn bone kaŝite en la korbo (= en tiu korbo, kiun li kunhavis), por ke la polvo (= polvo ĝenerale, aŭ la polvo de la strato) ne difektu ilin. Sed en la daŭro (temas pri la daŭro de la tago) de la tuta tago mi ne havis okazon (= ian okazon) proponi ilin al iu, ĉar ĉiuj homoj, kiuj preteriris sur la strato (= sur tiu strato, kie la junulo staris), jam havis ĉapelon (= ian ĉapelon) sur la kapo (= sia kapo).»
(Alskribu artikolon tie, kie ĝi estas necesa.)
Angla komercisto kun nomo John Bull vojaĝis dum libertempo en Hispanujo. Sed ĉar li ne scipovis hispanan lingvon, li ne povis paroli kun hispanoj, kaj tial li ofte havis malagrablaĵojn. En Sevilla li iris en restoracion kaj mendis sian plej ŝatatan manĝaĵon – bifstekon kun fungoj. Sed kelnero ne komprenis lin. Tiam anglo ekhavis bonan ideon: li prenis paperon kaj krajonon, desegnis sur papero belan bovon kaj fungon kaj triumfe transdonis ĝin al kelnero. Kelnero rigardis desegnaĵon, tuj komprenis deziron de anglo kaj foriris por plenumi ĝin. Sed dum longa tempo li ne revenis. Anglo atendis kaj atendis, lia stomako grumblis kaj li estis kolera kaj malfeliĉa. Fine venis kelnero, ŝvitante kaj peze spirante, kaj kun triumfa rideto sur vizaĝo li transdonis al anglo – ĉu bongustan bifstekon kun fungoj? tute ne! – bileton al bovbatalo kaj grandan pluvombrelon. Anglo rigardis malfeliĉe bileton kaj pluvombrelon, ekkomprenis grandan valoron de internacia lingvo, kaj kiam li revenis hejmen al Anglujo, li tuj aĉetis al si Esperantan lernolibron. |
Tiun ĉi arton mi lernis en Kiruna trans la polusa cirklo, kiam mi gvidis tie Esperantajn kursojn. La infanoj instruis ĝin al mi, kaj ĝi estas tre simpla kaj facila – per la Esperanta akuzativo aŭ «la grava litero: N».
Certe vi komprenas la frazon
La kato manĝas la rato.
Sed mi ne komprenas ĝin! Ĉar ĝi ne montras, kiu manĝas, ĉu la kato aŭ la rato; kiu estas manĝata, ĉu la rato aŭ la kato. Tio nenion diras, ke ni komencas la frazon per la kato, ĉar en Esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. La frazoj
La kato estas besto.
Besto estas la kato.
Estas besto la kato.
La kato besto estas.
Besto la kato estas.
Estas la kato besto.
estas tute samsencaj, kvankam ilia vortordo ne estas egala.
/*«Estas la kato besto?» ne impresas kiel demando. Ĉiuj demandoj devas komenciĝi per iu DEMANDA VORTO (kiu? kio? ĉu? k.t.p.), ĉe kio la vortordo ne ŝanĝiĝas. Do ne «Estas la kato besto?», sed Ĉu la kato estas besto?*/
Tial ankaŭ
La kato manĝas la rato
La rato manĝas la kato
Sekve:
La kato manĝas la ratoN.
La ratoN manĝas la kato.
Nun ni klare vidas, ke ili estas vere samsencaj, kvankam unu komenciĝas tie, kie la alia finiĝas. En ambaŭ frazoj la kato estas tiu, kiu manĝas, kaj la rato estas manĝata (dank' al Dio!). La kato plenumas la agon, dum la rato estas la celo, la objekto de tiu ago. Al la rato la ago estas direktita, kaj tion montras la litero n.
Ni signu tion per sagoj:
——————> La kato manĝas la ratoN. La ratoN manĝas la kato. <—————— |
En tiuj lingvoj, kie akuzativo ne ekzistas kaj kie la vortordo pro tio ne estas libera, la dua frazo (la raton manĝas la kato) devas esti tradukata kun la sama vortordo kiel la unua (la kato manĝas la raton). Por tamen konservi la inversan vortordon, oni aŭ pasivigas la verbon (la rato estas manĝata de la kato) aŭ uzas ĉirkaŭskribon (la rato estas tiu, kiun la kato manĝas). Tio montras, kian simplecon, flekseblecon kaj klarecon de esprimoj la akuzativo ebligas kaj ke ĝi estas grava avantaĝo de Esperanto.
Por ke la manĝanto kaj manĝato interŝanĝu siajn rolojn, oni nur bezonas ŝanĝi la lokon de n:
La katoN manĝas la rato.
La rato manĝas la katoN.
Tiamaniere mi klarigis la akuzativon al la infanoj en Kiruna, kaj poste mi kontrolis, ĉu ili komprenas la aferon.
Ili respondis jene: «Se oni metas la literon n al la rato, tiam la kato manĝas kaj la rato estas manĝata; se oni metas ĝin al la kato, tiam la rato manĝas kaj la kato estas manĝata».
Se do vi volas ekstermi la ratojn en via domo, pendigu belan n sur ilia vosto, tiam la kato venos kaj formanĝos ilin ĉiujn. Sed ne faru eraron kaj ne metu n sur la voston de la kato, ĉar tiam la ratoj venos kaj formanĝos vian belan katon!
Ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo. La ĉefan rolon ludas la verbo (motoro), ĉirkaŭ kiu grupiĝas la ceteraj partoj de la frazo – subjekto, objekto kaj aliaj. Subjekto estas estaĵo aŭ objekto, kiu agas, kiu faras tion, kion la verbo esprimas, la objekto (aŭ rekta komplemento) indikas tiun aŭ tion, kiu estas la celo de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekz. kato manĝas raton, la kato estas la aganto (subjekto), dum la rato estas la celo (objekto) de la ago »manĝi«.
Atentu bone tiun ĉi gravan regulon:
Subjekto havas neniam la finaĵon n, dum objekto ĉiam havas ĝin. |
Ekzemploj: (subjekto diklitere, objekto klinlitere):
Knabo batas hundoN. Urso ŝatas mieloN.
Leono havas fortajN dentojN. Ŝi skribis multajN
leterojN. Mi amas ŝiN. Li ne komprenas tioN.
La normala vortordo estas: subjekto + verbo – objekto (Mi amas vin). Sed la ordo de la vortoj povas esti ankaŭ tute mala, kiel ni jam vidis (la raton manĝas la kato). Ĝuste en tiaj okazoj oni devas esti speciale atentema kaj nepre elserĉi la subjekton kaj objekton!
Ekzemploj: (subjekto diklitere, objekto klinlitere):
ĈokoladoN manĝas la knabino (= Tio estas
ĉokolado, kion la knabino manĝas). HundoN batas la knabo
(= Tio estas hundo, kiun la knabo batas). MultajN leterojN
ŝi skribis hodiaŭ. LiN amas ŝi. TioN
mi ne komprenas.
Tiel subjekto kiel objekto povas konsisti el nur unu vorto ('Knabo trinkas akvon') aŭ el tuta grupo da vortoj. Ĉiuj objektvortoj devas havi la finaĵon n, ne sole unu el ili: Multaj diverslandaj esperantistoj vizitis la grandaN EsperantaN kongresoN en Stockholm.
(Korektu tiujn ĉi frazojn, substreku la verbojn kaj signu la subjekton kaj objekton per sago – la pinto de la sago montru al la objekto, la vosto al la subjekto):
Mia frato lernas Esperanto . La fraŭlino skribas letero . Ĉu vi konas ŝi ? Ŝia patro havas du grandaj domoj . Kial vi ne salutis li ? Ĉar mi ne vidis li . Kafo mi ne deziras, sed mi petas lakto . Kio diris la knabo ? Tio ŝi neis . Mi tute ne kredas, kio ŝi diras. Prenu krajono kaj skribu mallonga rakonto ! Mi li vidis, sed li mi ne vidis. Ĉu vi komprenis tio , kio mi diris? |
02 |