07 |
Ĉiuj prepozicioj (sur, en, ĉe, inter k.t.p.) havas firman sencon kaj ne estas uzeblaj en alia senco ol ili origine havas. Tiel ne estas en la naciaj lingvoj, kie la sama prepozicio ofte povas havi diversajn signifojn, depende de la kunteksto. Ekz. en kelkaj lingvoj oni diras «sur la stacio» anstataŭ «en la stacio», «sur Esperanto» anstataŭ «en Esperanto», «mi pensas sur vi» anstataŭ «pri vi», k.t.p. Tial oni ne povas laŭvorte traduki la nacilingvajn prepoziciojn, sed oni devas ĉiam elserĉi ilian logikan signifon kaj traduki ĝin. Jam sole pro tio ĉi Esperanto estas multe pli facila ol kiu ajn nacia lingvo, ĉar en Esperanto la uzado de la prepozicioj estas tute logika kaj regula kaj oni ne bezonas lerni parkere ĉiun unuopan esprimon.
Ĉiuj prepozicioj per si mem regas ĉiam nominativon: en mi, al vi, kun ŝi, sen li, sur la tablo, sub la benko k.t.p. Kelkfoje kun la prepozicioj estas uzata ankaŭ akuzativo, sed tio ne dependas de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj, kaj en tiaj okazoj akuzativo estus uzata ankaŭ sen prepozicio,
Komparu la frazojn:
Petro estas hejme. | Petro iras hejmeN. |
Li estas tie. | Li iras tieN. |
La vortoj hejme kaj tie indikas lokon, kie la persono troviĝas, dum hejmeN kaj tieN montras la celon aŭ direkton, al kiu li moviĝas: li ne estas hejme, sed li iras en la direkto de la hejmo (= hejmen). Tiun celon aŭ direkton, transiron de unu loko al alia, montras la finaĵo -n, kiu signas ja ankaŭ la celon de la ago ĉe la transitivaj verboj. Temas do fakte pri la sama akuzativo!
Indikante transiron de unu loko al alia, oni devas kompreneble uzi ankaŭ verbojn de movo: iras, kuras, flugas, naĝas, metas, ĵetas, veturas, vojaĝas, rapidas, k.t.p. Ne estas grave, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. La sama rilato kiel supre estas ankaŭ inter la frazoj
La krajono estas en la poŝo.
La ĉapelo estas sur la kapo.
Mi metas la krajonon en la poŝoN.
Mi metas la ĉapelon sur la kapoN.
La unuaj frazoj montras la lokon, kie la krajono kaj ĉapelo troviĝas, dum la lastaj du indikas ilian transmeton al nova loko. En la poŝoN kaj sur la kapoN havas la akuzativan finaĵon ne pro la prepozicioj en kaj sur, sed pro tio, ke ili esprimas celon de movo. Kaj la vortoj krajono kaj ĉapelo estas akuzativaj, ĉar ili estas rektaj objektoj de la transitiva verbo: metas.
Do ni vidas, ke la akuzativo estas uzata por du celoj:
La esenco estas la sama.
Rimarko: Atentu, ke la verboj de movo ne ĉiam indikas movon (transiron) de unu loko al alia, sed povas montri ankaŭ movon en la sama loko: Mi iras en la ĉambro = mi estas en la ĉambro kaj ĉirkaŭiras tie. La birdo flugis trans la rivero = la birdo jam estis trans la rivero kaj flugis tie
Ĵus ni pritraktis prepoziciojn, kiuj havas du signifojn: kun nominativo ili indikas lokon, kie io troviĝas, kun akuzativo ili montras la celon, al kiu io moviĝas. Tiaj prepozicioj estas: sur, en, sub, apud, antaŭ, malantaŭ, post, inter, trans, ekster, super, ĉirkaŭ, kontraŭ.
Al tute alia kategorio apartenas: al, ĝis, de, el. Ili neniam indikas lokon, sed montras nur direkton. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon – ili estas ĉiam sekvataj de nominativo. Sekve neniam: »al la kontoron, el la domon, de la tablon, ĝis la matenon«, sed ĉiam simple: al la kontoro, el la domo, de la tablo, ĝis la mateno.
Al tiu ĉi kategorio apartenas verdire ankaŭ: ĉe, tra kaj preter, kvankam kelkfoje – laŭ nia opinio senbezone – ili estas uzataj en ambaŭ sencoj (loko kaj direkto). Kutime ĉe indikas nur lokon, tra kaj preter nur direkton. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon kaj sufiĉas nominativo, same kiel ĉe: al, ĝis, de kaj el. Do ne »mi iris tra la pordon, li iris preter la domon«, sed tute simple mi iris tra la pordo, li iris preter la domo. Same ankaŭ la francismo venu ĉe min, kiun oni kelkfoje renkontas, ne estas rekomendinda. Pli bona kaj simpla estas: venu al mi.
Akuzativo estas neniam uzata kun: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe, tra, preter. |
(Alskribu la finaĵon -n kie ĝi estas necesa!)
Matene la laboristoj iras en la fabriko kaj dum la tuta tago ili laboras en la fabriko . Post la promenado mi iris hejme kaj hejme mi skribis letero al mia amiko . Jam antaŭ unu horo la mastrino metis la manĝo sur la tablo kaj ankoraŭ nun ĝi atendas vi sur la tablo . Pro la pluvo jam kelkaj homoj staris sub la granda arbo kaj ankaŭ ni kuris sub ĝi . El la katedro la pastro iris antaŭ la altaro kaj nun li preĝas antaŭ altaro . La libro glitis malantaŭ la sofo kaj serĉante ĝi li trovis malantaŭ la sofo ankaŭ la malaperinta gazeto . Post mallonga tempo la instruisto venis el sia ĉambro kaj iris al la nigra tabulo . Subite ŝi iris trans la strato , ĉar trans la strato staris ŝia amikino . De kie vi venas kaj kie vi iras? |
Tiu ĉi substantiva sufikso, kiu indikas membron, adepton, enloĝanton, estas uzebla nur kun substantivoj: klubo – klubano; kurso – kursano; Kristo – kristano; samideano; urbo – urbano; kamparo – kamparano; Ameriko – amerikano; Parizo – Parizano (aŭ parizano), k.t.p.
La formo hungarano estas kompreneble absurda; plene sufiĉas hungaro. Alia afero estas pri hungarlandano, hungarujano, hungariano == persono, kiu loĝas en Hungarlando, Hungarujo, Hungario). Li povas esti germano, rumano, slovako aŭ kiu ajn alia kaj li tute ne bezonas esti hungaro. Same: polo – pollandano aŭ polujano (= enloĝanto de Polujo; li povas esti polo, judo, germano, ruso k.t.p.); finno – finnlandano (ne ĉiuj finnlandanoj estas finnoj – inter ili estas ankaŭ svedoj, laponoj k.a.), ruso – ruslandano, k.t.p.
La substantiviga sufikso -ulo, kiu indikas personon, karakterizatan per la radiko, aglomeriĝas kutime al adjektivoj kaj prepozicioj: juna – junulo; dika – dikulo; konata – konatulo; kontraŭ – kontraŭulo; super – superulo; k.t.p. El prepozicio post estas derivata postEulo (poste + ulo), por diferencigi ĝin de postulo.
Ĝi estas tamen uzata ankaŭ kun substantivaj kaj verbaj radikoj: ĝibo – ĝibulo; bruto – brutulo; kapo – ventkapulo; kruro – longkrurulo; drinki – drinkulo; babili – babilulo; timi – timulo, k.t.p. Sed fakte en la unua okazo la substantivo estas unue adjektivigata (ĝibo – ĝiba – ĝibulo; bruto – bruta – brutulo; kapo – ventkapa – ventkapulo) kaj en la dua okazo temas pri mallongigoj, kie la adjektiviga sufikso -ema estas eliminita. La plenaj formoj estas do drinkemulo, babilemulo, timemulo k.t.p, kiuj malgraŭ sia longeco kelkfoje estas ankaŭ uzataj. Ĉe la plej multaj verboj tiaj mallongigoj tamen ne estas farataj: lernemulo (ne »lernulo«!), skribemulo, k.t.p.
La sufikso -ino estas aldonata al -ul-: junulino, belulino, virgulino k.t.p. Kelkaj mallongigas ankaŭ tiujn formojn kaj diras ekz. virgino, sed tio ne estas laŭregula.
Rimarko: Kelkfoje -ulo estas uzata ankaŭ por bestoj (kvarpiedulo, vertebrulo, rampulo) kaj ankaŭ en la vorto trimastulo (= trimasta ŝipo).
07 |