11

Dek-unua leciono

73. Adverboj de tempo kaj mezuro.

1. Tempo: Anstataŭ dum (la) nokto(j), en (la) mateno(j) oni uzas kutime la pli mallongajn noktE kaj matenE: Nokte ni dormas kaj tage ni laboras. Same: vesperE, dimanĉE (= dum dimanĉo, en dimanĉo), lundE, monatE (= en monato, dum monato), jarE, k.t.p. Tiuj ĉi adverboj respondas al la demando kiam? Krom la derivitaj adverboj ekzistas tuta serio da originaj adverboj kun la (pseŭdo)finaĵo -aŭ: hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ, baldaŭ, k.t.p. (Ankaŭ parto de la prepozicioj havas la finaĵon -aŭ: antaŭ, ĉirkaŭ, kontraŭ, anstataŭ, laŭ, malgraŭ.)

2. Mezuro: Tiuj ĉi adverboj respondas al la demando kiom? La dikulo manĝas tro multE. Hodiaŭ mi skribis nur malmultE. Mi devis longE atendi vin. Tien ĉi apartenas ankaŭ la serio iom, tiom, ĉiom, neniom, kiom, dum la serio iam, tiam, ĉiam, neniam, kiam estas adverboj de tempo.

74. Silentemaj fiŝistoj.

Sabate matene maljuna fiŝisto (fiŝkaptisto) kun sia filo kaptis fiŝojn surmare. Ĉar la fiŝistoj neniam ŝatas multe babili, ankaŭ niaj herooj laboris silente kiel fiŝoj. Nur tagmeze, kiam kelkaj nubetoj aperis ĉe la horizonto, la filo diris al la patro: «Ŝajnas al mi, ke baldaŭ pluvos». La patro rigardis supren, sed li respondis nenion.

Tiel pasis la tuta tago. Dimanĉe ili ripozis, sed silentis kiel kutime. Lunde ili denove fiŝkaptis, sed same senparole kiel antaŭe. Pasis ankaŭ mardo, merkredo, ĵaŭdo kaj vendredo. Nur vendrede vespere, kiam jam vere pluvis, la patro viŝis permane la frunton kaj respondis al la filo: «Jes, vi pravas».

75. Je.

Kiel jam dirite (§ 45), ĉiuj prepozicioj havas firman sencon kaj oni ne povas ilin uzi en alia senco ol ili origine havas. Sed kelkfoje okazas, ke la senco de la frazo ne montras klare, kiun prepozicion oni devas elekti, aŭ neniu el la prepozicioj taŭgas por tiu celo. En tia okazo la naciaj lingvoj uzas kiun ajn prepozicion (en figura senco), fiksitan de la tradicioj. D-ro Zamenhof solvis tiun ĉi problemon per enkonduko de la ĝenerala prepozicio je, kiu ne havas firman sencon kaj estas uzebla en ĉiuj dubaj okazoj.

Ekzemploj: Ĉu vi kredas je Dio (= ke Dio ekzistas)? Neniu alia prepozicio taŭgas en tiu ĉi okazo. Kredas al Dio kaj kredas Dion (= kredas, kion Dio diris) havas ja alian sencon. Same la esprimoj fidas lin, fidas al li kaj fidas je li ne estas egalaj: Mi fidas lin (= fidas al li), ĉar li estas honesta homo. Mi fidas je li, ke li ne lasos min en embaraso. Sed ne trouzu je kaj apliku ĝin nur en okazo de vera bezono! Tiuj okazoj ne estas multaj.

Li esperis je sia bonŝanco (t. e. ke la bonŝanco ne trompos lin). Mi sopiras je (ankaŭ pri kaj al) mia hejmlando. Li estas tiel (ankaŭ tiom) komika, ke ĉiuj ridas je (ankaŭ pri kaj al) li. Georgo edziĝis je (aŭ al) Margareto. Sed ne «kun Margareto», ĉar Georgo sola edziĝis, dum Margareto edziniĝis, ne edziĝis.

Je estas uzata ankaŭ kun la vortoj plena, malplena, riĉa, abunda: La vojo estas plena je ŝtonoj (= plena de ŝtonoj, ŝtonplena). Svedlando estas riĉa je arbaroj (= riĉa de arbaroj, arbarriĉa). La libro abundas je preseraroj (= abundas de preseraroj).

Por indiki la horon, kiam oni faras ion aŭ io okazas, estas senescepte uzata je: Hieraŭ mi ellitiĝis je la sepa (horo). La tagmanĝo estas ordinare je la tria. Sed kompreneble responde al la demando kioma horo (estas nun)? ĝi ne estas uzata: Nun estas la kvina (horo).

76. Akuzativo anstataŭ prepozicioj.

En § 17 ni havis kelkajn netransitivajn verbojn kun akuzativobjekto, kvankam laŭregule ili ne devus ĝin havi: Ĉiu iru siaN vojoN! Tiel li vivis siaN tutaN vivoN k.t.p. Fakte tie ĉi tamen ne temas pri akuzativ-objekto, sed pri mallongigitaj frazoj: ĉiu iru laŭ sia vojo kaj Tiel li vivis dum sia tuta vivo. Tiuj frazpartoj, kiuj tie ĉi havas la finaĵon -n, estas do fakte adverbialoj! Pro la bonega kaj praktika regulo, ke je bezono oni povas prepozicion anstataŭigi per akuzativo, ili havas la finaĵon -n. Tial la adverbialoj havas la formon de akuzativ-objekto, per kio malpligrandiĝas ankaŭ la diferenco inter la transitivaj kaj netransitivaj verboj, ĝis tia grado, ke kelkaj netransitivaj verboj povas havi eĉ pasivan participon: La tuta vojo estas jam irita. Lia vivo estas jam vivita.

Laŭ la sama regulo oni povas anstataŭ sopiras je ŝi, ridas pri (aŭ je) li, plaĉas al mi, apartenas al ili, ŝajnas al mi diri ankaŭ sopiras ŝin, ridas lin, plaĉas min, apartenas ilin, ŝajnas min. Tamen la prepoziciaj formoj estas kutime preferindaj, ĉar ili estas pli simplaj kaj klaraj.

Jam pli ofte oni povas anstataŭ pardonu al mi, mi dankas al vi, li demandis al si, infanoj demandas pri ĉio, li instruos al ni, li instruas pri geografio diri pardonu miN, mi dankas viN, li demandis ŝiN, infanoj demandas tioN, li instruos niN, li instruas geografioN. Sed ĉiam oni devas eviti duoblan akuzativon! Oni ne povas do diri «pardonu min mian eraron», «li demandis ŝin tion», «li instruos nin geografion», «donu min», ĉar tio havus tute alian sencon. Komparu frazojn Donu al mi akvoN kaj Donu miN al akvo.

77. Akuzativo de tempo.

Laŭ la supra regulo, ke prepozicio povas esti anstataŭigata per akuzativo, okazas ankaŭ la sekvantaj mallongigoj: Mi promenis dum longa tempo = Mi promenis longaN tempoN. Ŝi ploris dum tagoj kaj noktoj = Ŝi ploris tagojN kaj noktojN (aŭ tagE kaj noktE). Li dormis dum sep horoj = Li dormis sep horojN. Ŝi funebris dum tri jaroj = Ŝi funebris tri jarojn. En iu bela tago mi renkontis ŝin = IuN belaN tagoN mi renkontis ŝin. Dum (en) la pasinta somero mi biciklis multe = La pasintaN someroN mi biciklis multe. D-ro Zamenhof naskiĝis en (je) la dekkvina de Decembro 1859 = D-ro Z. naskiĝis la dek kvinaN de Decembro 1859.

En la sama maniero estas indikata la dato en la leteroj: Moravska Ostrava, la triaN (3-aN) de Januaro 1937.

Tiuj ĉi akuzativoj kompreneble estas ne objektoj, sed adverbialoj. Tial oni povas anstataŭigi ilin per adverboj: Ŝi ploris tage kaj nokte. Mi promenis longtempe (= longan tempon). Mi ofte banis min pasintsomere (= la pasintan someron). Sed memkompreneble oni ne povas diri «iu-beltage» anst. iun belan tagon kaj ankaŭ ne «sephore» anst. sep horojn.

Rimarko: Tia frazo kiel «Sep jarojn estas longa tempo» estas erara, ĉar sep jaroj en tiu ĉi okazo estas ne adverbialo, sed subjekto, kaj la subjekto ja neniam povas havi la finaĵon -n. Do: Sep jaroj estas longa tempo. Ankaŭ «longan tempon» ne estus ĝusta, ĉar ĝi estas ja predikata suplemento, kiu ankaŭ neniam povas esti akuzativa.

78. Akuzativo de mezuro.

Akuzativo estas uzata anst. prepozicio ankaŭ por indiki mezuron: La monto estas du mil metrojN (= je 2000 metroj) alta. La rivero estas ducent kilometrojN longa. Li estas tri jarojN (= je tri jaroj) pli aĝa ol lia frato. La valizo estis dek kvin kilogramojN peza.

La esprimoj 2000 metrojN k.t.p. estas ne objektoj, sed adverbialoj, kaj ili tute ne rilatas al la verbo esti, sed al la vortoj alta, longa, aĝa, peza: 2000 metrojn alta, 15 kilogramojn peza. Oni povas diri ankaŭ: alta 2000 metrojn, longa 5 kilometrojn, k.t.p.

Rimarko: La frazo «Mia aĝo estas 32 jarojn» estas erara, ĉar 32 jaroj estas ne adverbialo, sed predikata suplemento. Tial: Mia aĝo estas 32 jaroj. Same: Kvin frankoj kuŝas sur la tablo. Ne «kvin frankojn», ĉar ĝi estas subjekto.

79. Resumo de la akuzativo.

Akuzativo estas uzata en jenaj okazoj:

  1. Kiel rekta objekto de transitiva verbo: Elefanto havas longaN nazoN. ŜiN mi amas. Li ne komprenas tioN.
  2. Por esprimi celon de movo: Mi iras hejmeN. Ŝi iras en la kontoroN. Muso kuris sub la litoN. Li devis veturi BerlinoN.
  3. Anstataŭ prepozicioj:
    1. sopiras ŝiN (je ŝi, pri ŝi), ridas liN (je li, pri li), esperas tioN (pri tio), sciigas liN (al li);
    2. por indiki tempon (anst. dum, en, je): longaN tempoN (dum longa tempo), sep jarojn (dum sep jaroj), iuN belaN tagoN (en iu bela tago), la 14-aN de Aprilo (je la 14-a de Aprilo).
    3. por indiki mezuron (anst. je): 2000 metrojN alta, 5 kilometrojN longa, 32 jarojN aĝa.

En ĉiuj aliaj okazoj estas uzata nominativo. Atentu speciale la subjekton, predikatan suplementon kaj la prepoziciajn formojn!

80. Kiel.

Post kiel oni povas laŭbezone uzi nominativon aŭ akuzativon, depende de tio, kion oni volas esprimi:

Mi ŝatas lin kiel homo (kiel homo rilatas al la subjekto mi). Mi ŝatas lin kiel homoN (kiel homoN rilatas al la objekto lin). S-o Verdo laŭdis lin kiel prezidanto (= s-o Verdo estas prezidanto). S-o Verdo laŭdis lin kiel prezidantoN (= ne s-o Verdo estas prezidanto, sed tiu «li», kiun li laŭdis). La kolonelo riproĉis lin kiel oficiro (= la kolonelo riproĉis lin en oficira maniero, en sia rolo de oficiro). La kolonelo riproĉis lin kiel oficiroN (= la kolonelo riproĉis lin en lia rolo de oficiro). Do la senco varias laŭ tio, ĉu ni uzas nominativon aŭ akuzativon.

81. Anstataŭ kaj krom.

Same ankaŭ kun la prepozicioj anstataŭ kaj krom oni uzas kaj nominativon kaj akuzativon, depende de tio, ĉu ili rilatas al subjekto aŭ objekto. En la lasta okazo temas fakte pri mallongigita frazo, kie la akuzativa formo estas objekto de la eliminita verbo.

Anstataŭ.

Anstataŭ la knabo la patrino batis la hundon (t. e. ne la knabo, sed la patrino batis la hundon). Anstataŭ la knaboN la patrino batis la hundon (= anstataŭ bati la knabon la patrino batis la hundon, t.e. la patrino batis ne la knabon, sed la hundon). KnaboN estas tie ĉi rekta objekto de la subkomprenata verbo bati, kaj tial havas la finaĵon -n. Li vizitis la onklon anstataŭ la onklino (la onklino ne povis viziti la onklon, tial li faris tion). Li vizitis la onklon anstataŭ (viziti) la onklinoN (t.e. li iris ne al la onklino, sed al la onklo). Hodiaŭ li laboris anstataŭ sia amiko. Anstataŭ (trinki) kafoN, ni trinkis bieron. En la lasta frazo oni povas diri ankaŭ anstataŭ kafo, ĉar ia miskompreno ja okazi ne povas.

Krom.

Krom Karlo (ankaŭ) mi vizitis kinon (t.e. Karlo vizitis kinon kaj ankaŭ mi faris tion). Krom KarloN mi vizitis kinon (= mi vizitis kaj Karlon kaj kinon). Krom la knabo (ankaŭ) la patrino batis la hundon (ili ambaŭ batis). Krom la knaboN la patrino batis (ankaŭ) la hundon (= ŝi batis kaj la knabon kaj la hundon).

Ankaŭ tie ĉi KarloN kaj knaboN estas fakte objektoj de eliminita verbo: Krom viziti KarloN mi vizitis kinon. Krom bati la knaboN la patrino batis ankaŭ la hundon. Krom lerni EsperantoN ŝi lernas ankaŭ la italan lingvon. Sed en la lasta frazo oni povas diri ankaŭ simple krom Esperanto, ĉar ia miskompreno ja tamen okazi ne povas.

Rimarko: Krom havas ankaŭ alian sencon, tute malan al la supra: Krom fakturoj mi legas ĉion (= mi legas ĉion, escepte fakturojn). Mi vizitis ĉiujn nordajn landojn krom Danujo (t.e. nur en Danujo mi ne estis).

Tasko 13.

(Alskribu la finaĵon -n, kie ĝi estas necesa!)

Somera vojaĝo.

La lasta  jaro  miaj  instruistoj  metis en mia  kapo  tro multe da gramatikaj  reguloj  kaj tial mi  sentis mi  preskaŭ malsana . Mi  vizitis fama  kuracisto , kiu  malkaŝis al mi  la grava  sekreto  de la sano  , dirante al mi : vi  devas forgesi ĉio , kio  vi  lernis. Plena  de ĝojo  pro tiu saĝa  konsilo  , mi  decidis fari longa  vojaĝo  tra la plej bela  lando  de la mondo  : mia  patrolando  .

Kun kelke da bonaj  kamaradoj  la tridek-unua  de Junio mi forveturis per rapida  vagonaro  al la vilaĝo  Katvosto  , kie estas la moderna  kastelo  de la mezepoka  kavaliro  Fortbrak . La vagonaro  tuta  horo  kuris preter urboj  kaj arbaroj  kaj poste dudek minutoj  inter senarbaj  rokoj .

La kastelo  kuŝas tri kilometroj  ekster la vilaĝo  . Kun batantaj  koroj  ni eniris inter la malnovaj  muroj  de la kastelo  , de kie blovetis la vento  de la historio  . Irinte tra malvastaj  koridoroj  kaj krutaj  ŝtuparoj  , ni atingis la granda  salono  . En tiu  impona  ĉambrego  , kiu  oni  iam uzis por festenoj  , staras granda  ŝranko  . Ĝi  estas 9 metroj  alta  , 7 metroj  larĝa  kaj 837 kilogramoj  peza  . La gardisto  de la kastelo  rakontis , ke malantaŭ la ŝrankego  en la muro  estas sekreta  pordo  , tra kiu  kavaliro  Fortbrak kun sia  juna  edzino  forkuris por savi sia  vivo  de la malamikoj  , kiam li  estis 99 jaroj  aĝa  . Li  estis tiom forta  , ke li  povis per unu sola  fingro  formovi la ŝranko  .

Kontraŭ la ŝranko  sur la muro  pendis portreto  de la kavaliro  , pentrita  laŭ malnova  foto  . Mi enrigardis malantaŭ la portreto  por vidi la dua  sekreta  pordo  , sed mi vidis nur araneaj  retoj  kun sekaj  kadavroj  de muŝoj  , kiuj ne sukcesis savi sia  vivo  .

Apud la salono  estas la dormoĉambro  . Kiam ni eniris , ĉarma  museto  saltis de la tablo  kaj kuris sub la lito  , ĉar sub la mebloj  estas la sekretaj  pordoj  de la musoj  . La gardisto  klinis si  kaj prenis de sub la lito  grava  historia  objekto  : la pantofloj  de kavaliro  Fortbrak . Ni rigardis ili  kun admiro  kaj respekto  .

Krom la salono  kaj dormĉambro  ni rigardis ankoraŭ kvar ĉambroj  , sed anstataŭ la turo  , kiu estas proksimume 84.693 milimetroj  alta  , ni vizitis la kelo  , kiu ne havas fenestro  . Tie  mi metis mia  vizitkarto  sur la pordo  . Post tio  ni  revojaĝis hejme  , ĉar ni  ne havis plu mono  kaj tempo  . Hejme  mi  sentis mi  denove sana  kaj freŝa  , kaj tuj mi decidis , ke la venonta  somero  mi daŭrigos mia  interesa  kaj agrabla  vojaĝo  .

*

La teksto de tiu ĉi tasko apartenas al internacia Cseh-instituto de Esperanto, kun kies afabla permeso ni mallongigite represis ĝin. La instituto (Riouwstraat 172, DEN HAAG, Nederlando) havas tutan serion da similaj taskoj pri diversaj gramatikaj detaloj, kaj ankaŭ en ĝia gazeto «La Praktiko» ofte aperas utilaj kaj interesaj ekzercoj.


11