Proton-S

Interaktiva traduksistemo el la angla al la rusa lingvo
Pri mia projekto

Mi tiam decidis reanimighi mian projekton Proton-S pri kiu mi okupighis dum multaj jaroj, kiam mi akiris eblecon kompari mian traduksistemon Proton-S kun fama tradukilo Stylus por Windows. Pri dosa versio de Stylus mi zorgis longjare.

Vizitinte tiame la ekspozicion mi petis traduki "I love you". La komputilo ehhas "Ni amas vin". Sed pro kio "Ni" ? Oni respondis, ke tio estis necesa por bisnesaj tekstoj. Nu, bone.

Ni aludu al la kompo, ke necesas uzi "Mi". Ne eblas. Vortartikoloj estis fermitaj. Kaj tiu srangajho estis vendata! Sur merkato venkas la plej aroga. Nu, bone.

Poste oni faris aldonan programon speciale por modifi la vortaron. Ghi estis ege malrapida kaj krom tio la plej valoraj artikoloj restis fermitaj por la uzanto. Poste aperis versioj por Windows kaj mi ne povis ilin palpi, char ne havis taugan ilon. Pro manko de vivrimedoj mia laboro pri la projekto estis haltita. Samtempe la reklamo de Stylus farighis pli kaj pli agresema. 

Onidiris, ke ghi gajnis la konkurson en Usono inter traduksistemoj, kaj kvalito de traduko shajne dekoble plibonighis kompare kun dosaj versioj. Sur pakajhoj la porekzemla traduko estas ideala. Aperis amaso de aldonaj vortaroj. Kurtvorte,la reklamo premis je mia psiko. Foj-foje mi renkontis homojn, kiuj sincere asertis, ke oni praktike uzas la progon kaj la traduko bezonas nur la malgrandan korekton.

Fine che mi aperis ebleco rigargi kiel funkcias versioj por Windows. La unua tute ne povas nomighi kiel traduksistemo - tie ne eblas enkonduki vortparoj - do, regreso kompare kun dosaj versioj. En versio 2.21 tio chi estis riparita, ankaw aperis ebleco retropashi lau enkonduka teksto, aperis detala helpa fajlo - sed kiel ege, ege malrapide chio funkcias. Kiom da multekostaj bagateloj neniel rilatantaj al la tasko de traduko ! La sistemo destenita por richaj kaj stultaj. Prumu la butonon kaj ricevu la rezulton. Sed kiam legas pli atente, tiam vidas - absurdo.

Formale vi rajtas labori interaktive, vi povas adopti la sistemo por siaj bezonoj. Fakte tiel oni ne faras.

Ni diru, vi volas enkonduki chiuj formoj de iu verbo, ofte sistemo signalas pri la eraro, vi ripetas plenan paradigmon, ghi denove signalas sen klarigo... Sidu kaj pensu. Alie, ne enconduku. Tiel ne eblas labori !

Kiel antawe la chefa vortaro estas fermita por la uzanto. Oni ne confidas. Tamen nur la uzanto mem dum praktika laboro povas formi la necesan vortaron, neniu kaj nenia mono helpos.

Vortparoj gravas kaj ankaw paroj de ne najbaraj vortoj. Oni prenu ilin rekte el enkonduka teksto. Potenciale kvanto da ili estas senfina. Sen konkreta agordo vi ne ricevos bonan tradukon. Ghenerala impreso - la merkato tenas autorojn de Stylus je gorgho. Vi ech ne trovos ilin nomojn. La produkto estas plene malpersona. Rilate al lingvistika aspekto la progreso estas preskau nula. Tamen por Windows, tamen abundas konvertiloj por enconduka teksto, tamen eblas shangi la literaron, tamen ... Do, se vi volas vendighi, okupighu pri stultajhoj.

Mi limigos sin nur je unu ekzemplo.

He sits at my little table.

Stylus tradukas:

Li sidas en mia malgranda tablo.

Ne tio gravas, ke la traduko estas ridinda (similaj absurdoj neeviteblas), gravas tio, ke vi ne povas instrui sistemon, ke "at ... table" tradukendas "che ...tablo", kaj poste la sistemo mem devus traduki "at the big old table" kiel "che granda olda tablo". Vi ne trovos tion en Stylus, sed en Proton-S la eco longe trovighas.

Kaj multaj utilajhoj eblus elpensi kaj realigi, se forkuri de merkata diktato, ne sekvi chiam novajn operaciajn sistemojn, kaj supozi, ke uzanto estas preta serioze labori kun sistemo - do, interactive. Se li/shi ne sukcesos instrui la sistemo, do almenaw mem lingvon ellernos.

Nun mia sistemo estas por chiuj senpaga. Vi povas preni ghin chi tie.
Ne esperu pri la novaj versioj. Nun mia chefa intereso - kiel enkonduki komunan lingvon sur la tuta Tero. Kaj mi ne havas fortojn por io alia.

8 oktobro 2006 jaro

Nikolao Mikhailenko
autoro de Proton-S