Николай Н. Михайленко
"Как и когда на Земле будет введён общий язык"
Последняя версия всегда на http://mi.anihost.ru
Приложение #3


Открытое письмо Клоду Пирону

На языке Эсперанто

Можете зайти на мой сайт
и скачать там пословный переводчик на русский
Убедитесь, что перевод будет вам понятен!

Aperta letero al sinjoro Claude Piron

Estimata samideano!

Nun via fama artikolo "Chu la tuta mondo suferas pro afazio?" estas legebla ankau ruslingve je mia pagharo, bv. vidi http://mi.anihost.ru/piron.htm

Mi faris traduksistemon REP kiu donas lauvortan tradukon el Esperanto al la rusa lingvo kaj poste mi redaktis la rezulton de ties laboro.

En mia vivo havis grandan signifon alia via artikolo "Psikologia rezisto al la Lingvo Internacia". Mi suferis, same kiel multaj esperantistoj, pro tio ke ordinaroj homoj (tiel nomataj "lohoj") tute ne akceptas E-on kaj ech nenion volas audi pri ghi. Via artikolo shajne klarigis situacion kaj per tio faris mian doloron malpli akra. Mi penis konvinki sin ke viaj argumentoj estas veraj, penis kredi je ili. Via nova artikolo, brile verkita, daurigas vian psikologian argumentadon.

Nun mi opinias, ke viaj artikoloj chiam interesaj kaj arte konstruitaj, tamen ne atingas kernon de la problemo, ili ne sufichas por trovi vojon al praktika enigo de komuna lingvo sur la tuta Tero. Vi nur klarigas - pro kio nia propagando ne donas bonan rezulton, pro kio lohoj estas malicaj au indiferentaj al la LI. Sed kiel venki ilia rezisto? Vi silentas. Vi nur aludas ke iam (baldau) menso de la homaro serenighos kaj chiuj lohoj komprenos sian eraron kaj ellernos E-on kiel komunan lingvon.

Vi agas kiel psikoterapiisto. Sed nun ni bezonas ne konsolojn, ni bezonas ardan spiritan gvidanton, similan al d-ro Zamenhof. Post la Dua mondmilito E-o trafis en "pugo de pederasto", kaj konstante malsuprenighas tien. Esperantistoj perdas pozicion post pozicio. Ne plu aperas "El popola Chinio", ne plu audeblas esperanto-radio el Varsovio. Tuta mondo shajne lernas la Anglan, kaj aliaj variantoj ne estas konsiderataj. Kaj vi daure aludas ke baldau situacio shanghighos, venos kompreno pri grava rolo de vere komuna lingvo. Sed pro kio kaj kiel? Vi silentas. Eble vi havas iujn sekretajn konsiderojn en specialaj sekretaj artikoloj. Tiam bv. sendi ilin al mi.

MI SCIAS KIEL ENIGI la KOMUNAN LINGVON sur la TUTA TERO. Tage kaj nokte mi pripensas detalojn de la proceso. La plej gravaj momentoj jam estas priskribitaj en miaj artikoloj, bv. vidi je http://mi.anihost.ru

La artikoloj estas en la rusa lingvo kaj mia lingvajho estas malfacile tradukebla, char mi uzas idiomojn kaj ech blasfemojn ("russkij mat"). Eble vi havas konatulon kiu regas la rusan kaj kiu trarakontos al vi ties enhavon, certe mi volonte ekscios viajn opiniojn pri miaj verkoj kaj projektoj.

Nun nur kelkaj tezoj. Vi prave skribas, ke insultantoj de Esperanto ofte tute ne scias la temon, kaj iliaj argumentoj estas falsaj kaj bazighas sur onidiroj kaj antaujughoj. Tamen necesas substreki, ke ilia negativa reago ne dependas de informo-nivelo pri Esperanto. Ju pli multe Vi donos informojn pri nia lingvo, des pli forte ili malamos Vin kaj Esperanton.

Vi tion eksplikas per aludo pri "kolektiva senkonscia decido". Tribo ne deziras havi rektan lingvan kontakton kun aliaj triboj char sur tiu chi danghera vojo oni riskas perdi kredon je lokaj dioj kaj ne plu sekvi gepatrajn morojn kaj tradiciajn organizajn formojn.

Nur vi kiel psikologo lertas labori kun enigma sfero de senkonscio kaj ni chiuj devas preghi por tio, ke Vi sukcesu kuraci la homaron de fobio rilate al LI.

Bedaurinde Vi povas ne multe. Vi povas kuraci nur animaj doloroj de esperantistoj sed Vi neniel helpos al la multenombraj lohoj liberighi de sia malamo al Esperanto. Psikoanalizo neniam venkos kemion de la cerbo: temas pri proteinoj, grasoj, karbonhidratoj kaj nenio alia personeca - nur ordinara kemio.

Mi asertas, ke ekzistas speciala geno de komuna lingvo. Fama biblia historio pri babela turo devas esti interpretata tiel: Dio koleris pri arogeco de homoj kaj por malhelpi al ili konstrui la turon "ghis chielo", Dio ne nur detruis (unusolan) komunan lingvon sed ankau forigis genon de komuna lingvo, kaj tiel homoj farighis "lohoj". Se GKL (geno de komuna lingvo) ne estus forigita, tiam tur-konstruantoj tuj farus novan komunan lingvon surloke. Tamen Dio faris tiel, ke ech penso pri tio igas homojn vomi.

Mi ne insistas pri biblia versio. Sed fakto jenas: nur malmultenombraj esperantistoj kaj aliaj interlingvistoj havas GKL, kaj per nenia forto, per nenia psikoanalizo vi povas lohon metamorfozi je esperantisto. Amen! Same via korpo akre protestus, se iu per injektilo enigus fremdan proteinon en via cerbo.

Lohoj toleras la tutmondan lernadon de la angla, nur pro tio, ke chiuj sentas, ke neniam la angla farighos vere komuna lingvo. Do la angla ne minacas, ghi ne kontrauas al Dia malpermeso kaj al kemio de la cerbo de la lohoj.

Ni ne devas prisilenti ankau tion, ke ankorau en tridekaj jaroj de XX-a jarcento finighis tempo de "rampa" disvastigho de nia lingvo. Ekde tiu tempo regas ekvilibro: unu esperantisto mortas - alia inicighas. Mondmilito kaj persekutoj ne estas vera kauzo de nia nesukceso. Fakte chiuj provoj disvastigi E-on estas fruktodonaj nur en tiu mizera grado en kiu ili helpas trovi novajn portantojn de GKL kaj veki ilin por Esperanto. Bedaurinde surfaco de nia planedo estas limigita kaj nun restis al ni agiti nur inter pingvenoj de Antarkto. Lohoj de la tuta Tero jam audis pri Esperanto kaj definitive ne deziras plu audi pri ghi.

Vi vere rimarkis, ke kiam en interreta forumo, kie estas uzata fusha anglolingvajho, iu proponas E-on, tuj venas negativaj malicaj reehhoj. Parte tio okazas pro tio, ke ajna mencio pri E-o dolorigas lohojn. Sed plejparte pro vera absurdeco de tiu propono. Jes, homoj uzas anglan fushe, tamen speciale ellerni E-on por uzi en konkreta internacia forumo, kiu eble malaperos post duonjaro - tio estas evidenta absurdo. En moderna mondo Esperanto estas absolute senutila, se ne paroli pri ege malmultenombraj GKL-anoj, kiuj portas E-on en sia koro kaj bezonas ghin same kiel ili bezonas spiri, manghi, trinki, pisi, feki kaj masturbi.

Estis multaj provoj trovi aplikon de Esperanto ekster spiritaj postuloj de esperantistaro, sed chiuj ili chiam fiaskis. Pro kio? Same kiel virino ne povis naski infanon popece - hodiau kruroj, morgau brakoj, ktp - same ne eblas utiligi internacian lingvon iom post iom. Ne gravas pri kio brancho temas: turismo, edukado, tradukado, scienco, medicino, politiko. Se vi en ajna izolita brancho provos enigi komunan lingvon, do via mono kaj viaj penoj estos perditaj.

Se iu mecenato donos al esperantistoj 100 milionoj da USD kaj sen ajna kondicho, malshparu kiel vi volas ... Kio okazos? Nu, per tiu mono eblas iom bruegi, eblas elvoki intereson al la Lingvo Internacia. Sed kiam mono finighos, chio revenos al sia rondo, kaj kvanto de veraj esperantistoj restas je nuna mizera nivelo, proksimume 20.000 kapoj.

Ni devas bone kompreni kaj memorfiksi: por reala enigo de komuna lingvo sur tuta Tero, ni anticipe devas kolekti 1000 miliardojn da USD kaj ni devas havi bone pripensitajn planojn kaj jure defenditajn planojn kiel shtorme, unumomente investi tiun kapitalon. MI SCIAS KIEL CHION ORGANIZI, kaj pri tio estas rakontite en miaj ruslingvaj artikoloj.

Bonvolu legi:

"Chu veras, ke Esperanton elpensis Marsanoj?"
"Oro de interlingvistiko"
"Matrikus"
"Tezoj de babela turo"
"Kion fari? Kiel trabati la muron per kapo?"

Ne ekzistas alia vojo! Mi meditas pri tio dum dudek jaroj. Alia vojo ne ekzistas! Kaj antau ol ideo venkos en ekstera mondo, ghi devas enradikighi en la homaj kapoj. Pro tio tiel grave estas legi miajn artikolojn malrapide kaj atente kun interrompoj por memstara pripensado. Tempo por "rampa" evoluo de Esperanto finighis jam delonge.

Estas grava momento. Kvankam MI POSEDAS ALGORITMON KIEL ENIGI LA KOMUNAN LINGVON SUR LA TUTA TERO, tamen mi ne havas karismon, kaj ne povas gvidi la proceson. Ni chiuj devas serchi nian novan spiritan gvidanton, kiu estos sufiche forta por venki la mondon kaj malfermi novan etapon en historio de la homaro, unuigita homaro. Afero de komuna lingvo ankorau ne estas finita. Kaj tiu fajro, kiu flamis en brusto de Ludoviko Zamenhof devas reveni teren. Ni serchu novan enkorpighon de Ludoviko. Antaue Ludoviko estis ruslingva judo. Pro tio mi esperas trovi lin denove en Rusio inter judaj knaboj. Sed eble nun li estos ne judo, sed certe ne knabino kaj ne pederasto. Mi verkas miajn artikolojn por li kun espero, ke li pli rapide ekmemoru sin kaj sian destinon.

Kaj fine pri persona problemo. Vi miros, ke mi skribas al Vi pri persona problemo, estante por vi fremda ulo. Tamen mi jam delonge havas kun Vi spiritan kontakton. Mi devas informi vin, ke mi bezonas iom da mono. Mi estas nun 52-jara, mia sola proprajho estas mia unuchambra loghejo, en mia kapo svarmas geniaj projektoj chirkau ideo de komuna lingvo, kaj mi povas okupighi nur pri ili. Mia vivo apartenas al komuna lingvo. Mi ne bezonas monon por mangho, char mi mem povas perlabori ilin serchante kaj achetante uzitajn kartochojn por printiloj, kvankam tiu chi negoco iom post iom formortas. Mi ne bezonas monon por vesto, char che mi abundas malnova vesto. Mi ne bezonas monon por kuracado de spino, char mi preferas morti sen helpo de doktoroj. Mi ne bezonas monon por cherko, char tio tute ne interesas min. Mi bezonas monon por pripagi ekspluatadon de mia unuchambra loghejo. Kiam mi estos mortanta mi rapide vendos mian loghejon kaj uzos monon por afero de komuna lingvo. Sed nun mia loghejo estas ege bezonata por mia interlingvistika laboro. Mia nervoj kushas sur mia hauto kaj aparta loghejo estas ege necesa por mi povus detaligi la algoritmon de enigo de komuna lingvo sur la tuta Tero. Mia shuldo atingis 15.000 rubloj kaj tio obstaklas mian laboron. Kiu helpos min - tiu helpos al komuna lingvo. Kiu helpos al komuna lingvo - tiu helpos al Historio envere.

Mia pagharo adresas - http://mi.anihost.ru
Por skribi al mi, klaku je malgranda poshta koverto.
Chu mi ekvidos vian familian nomon sub la Deklaracio favore al Esperanto?
Bv. rigardi http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Nikolao Mihajlenko
17 septembro 2007 jaro