http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/Misc/volatab.html

Volapukaj Tabeloj

La sekva artikoleto intencas doni bazan superrigardon pri la Volapuka vortformado.

La gramatika strukturo de Volapuko estas tre simila al tiu de Esperanto.
En ambau lingvoj oni formas vortojn per kunmetado de neshangheblaj elementoj.
En Esperanto ekzistas kelkaj elementoj, kiujn oni ne povas uzi memstare, ekz-e "o", "j", "n".
En Volapuko ekzistas pli multaj tiaj nememstaraj elementoj ol en Esperanto.

1 La alfabeto

a, ä, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, ö, p, r, s, t, u, ü, v, x, y, z

A, Ä, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, Ö, P, R, S, T, U, Ü, V, X, Y, Z

1.1 La prononco de la literoj

La vokalo "e" estas pli fermita ol en Esperanto; ghi pli proksimighas al la vokalo "i".

La vokalo "ä" prononcighas kiel esperanta malferma "e".
La vokalo "ö" prononcighas kiel franca "eu", germana, turka, skandinavia "ö".
La vokalo "ü" prononcighas kiel franca, norvega, sveda "u", germana, turka "ü".

c=gh au ch
j=jh au sh
x=simile al gz au ks
y=j
z=c

La akcento estas chiam en la lasta silabo.

2 La substantivo

Male al Esperanto, Volapuko ne havas propran finajhon por la substantivo.
Nominativo:   böd      (la) birdo

Genitivo: böda de (la) birdo

Dativo: böde al (la) birdo

Akuzativo: bödi (la) birdon

Vokativo: o böd! (ho la) birdo

La pluralo formighas per almeto de "s". Tiel la plena flekciado estas jena:
   Singularo  Pluralo

N: böd böds

G: böda bödas

D: böde bödes

A: bödi bödis

V: o böd! o böds!

Por ke oni povas almeti la pluralan "s", neniu volapuka vorto finighas per c, j, s, x au z.

3 La adjektivo

La adjektiva finajho estas "ik". La adjektivo flekciighas same kiel la substantivo:
      S.        P.

N: gudik gudiks

G: gudika gudikas

D: gudike gudikes

A: gudiki gudikis

V: o gudik! o gudiks!

Sed atentu, ke oni ne flekcias la adjektivon, se ghi senpere sekvas sian substantivon!
"De la bonaj birdoj" en Volapuko estas "bödas gudik".
Nur se la adjektivo staras aliloke ghi flekciighas: "gudikas bödas".
gudik   --      bona

gudikum -- pli bona

gudikün -- plej bona

4 La adverbo

Ekzistas, kiel en Esperanto, kelkaj originaj adverboj, kiuj ne havas finajhon: ai -- chiam; ktp.
La finajho por adverboj estas "o". Plejofte oni adverbigas adjektivojn. Tiel "gudo" ne estas kutima, sed oni uzas "gudiko".
La genitiva kaj la akuzativa finajhoj estas uzataj por indiki movon: deto (dekstre), detao (de dekstre), detio (dekstren).

5 La Pronomoj

5.1 La personaj pronomoj

   1a P.: ob

2a P.: ol, or

3a P.: on, om, of, os, oy

1a-2a P.: od
"Ol" uzighas por bonaj konatoj, "or" por aliuloj.
"On" uzighas ghenerale, krom se oni volas speciale atentigi pri la sekso.
Tiel "om" estas uzata por ichoj kaj "of" por inoj.
"Os" estas nura gramatika plenigo, se mankas vera subjekto (kp. la verbon).
Ghi estas plurala au singulara lau la senco.
"Oy" signifas "oni".
"Od" signifas "mi kaj vi", "ods" signifas "mi kaj vi" pri pli ol du personoj au "ni kaj vi".
Tiu pronomo estas necesa, char "obs" ne inkludas la alparolaton.

6 La verbo

La infinitivo finighas per "ön".

La finitaj formoj formighas per almeto de la personaj pronomoj:

löfön -- ami

1a P.: löfob

2a P.: löfol, löfor

3a P.: löfon, löfom, löfof, löfoy, (löfos)

1a-2a P.: löfod

"Rein" signifas "pluvo". "Reinön" signifas "pluvi".
Por traduki frazon kiel "Pluvas", oni uzas la finajhon "os": "Reinos."
Rim.: La senco de "löfos" estas iom stranga. 
Ghi estas nur listigita por havi kompletan tabelon.

6.1 La tempoj

Volapuko havas, kiel Esperanto, tri chefajn tempojn: estintecon, estantecon kaj estontecon.
Male al Esperanto, Volapuko havas du variojn de chiu tempo: unu finitan kaj unu nefinitan.

La tempoj estas esprimataj per antaumeto de la sekvaj vokaloj:

          estinteco estanteco estonteco

nefinite: ä- a- o-

finite: i- e- u-



Rim.: La komenca "a" estas plej ofte ellasata.

estinteco finita: ilöfön -- esti estinte aminta

~ nefinita: älöfön -- ~ ~ amanta

estanteco finita: elöfön -- ~ estante aminta

~ nefinita: alöfön -- ~ ~ amanta

estonteco finita: ulöfön -- ~ estonte aminta

~ nefinita: olöfön -- ~ ~ amanta

same pri la personaj formoj:
ilöfob -- mi estis aminta \

älöfob -- mi estis amanta >- "mi amis"

elöfob -- mi estas aminta /

alöfob -- mi estas amanta -- "mi amas"

ulöfob -- mi estos aminta -
\
olöfob -- mi estos amanta -- "mi amos"

Rimarku, ke la finita estanteco en Volapuko egalas al la estinteco en kutima uzo en Esperanto!
Rim.: La tempovokaloj povas esti antaumetataj ankau al aliaj vortoklasoj ol nur verboj! 
Tiel signifas "adelo" (del -- tago)"hodiau", "odelo" "morgau", "ädelo" "hierau" ktp.

6.2 La pasivo

La pasivo formighas per antaumeto de "p":
pilöfob -- mi estis amita

pälöfob -- mi estis amata

pelöfob -- mi estas amita

palöfob -- mi estas amata

pulöfob -- mi estos amita

polöfob -- mi estos amata

Rimarku la perfektan simetrion inter aktivo kaj pasivo en Volapuko.

Pripensu la sekvajn ekzemplojn:

Älöfod. -- Ni (mi kaj vi) amis unu la alian.
Pälöfod. -- Ni (mi kaj vi) estis amataj unu de la alia.

6.3 La aliaj modoj

Optativo:     löfobös! -- Mi bonvolu ami.

Volitivo: löfoböd! -- Mi amu!

Kondicionalo: löfoböv -- mi amus

6.4 La interogativo

Löfob-li? -- Chu mi amas?
Rim.: La akcento estas en "-ob-". 
La demanda vortero "-li" estas chiam skribita kun ligstreko.
Kutime ghi sekvas la verbon, sed povas ankau trovighi aliloke lau la pridemandata vorto.
(Ekz-e: Löfol oni-li? -- Chu estas ri, kiun vi amas?)

6.5 La dubitativo

Löfob-la. -- Mi eble amas.
Rim.: La supra ekzemplo ne montras la kutiman uzon de la dubitativo. 
Pli tauga ekzemplo estas la jena:
No sevob, va okömom-la. -- Mi ne scias, chu li venos (sed tion mi pridubas).

7 La prepozicioj

Ekzistas, kiel en Esperanto, kelkaj originaj prepozicioj, kiuj ne havas specialan finajhon.
Ekz-e:
lä -- apud, che, en la proksimeco de;
in -- en + nominativo;
ini -- en + akuzativo;
su -- sur; ktp.

La finajho por prepozicioj estas "ü".
Pleje prepozicioj formighas el substantivoj.

Ekz-e:
büd -- ordono; büdü -- lau ordono de;
dem -- atento, konsidero; demü -- konsidere de, pro;
dom -- domo; domü -- en la domo de; ktp.

La prepozicioj postulas chiam la nominativon.

8 La konjunkcioj

Kiel en Esperanto, ankau en Volapuko ekzistas kelkaj originaj konjunkcioj sen finajho.
Ekz-e: e (antau vokaloj "ed") -- kaj; ab -- sed; bi -- char; ktp.

La finajho por konjunkcioj estas "ä".
Ekz-e:
kod -- kauzo; kodä -- tial ke, pro tio ke, kial (rilative);
med -- rimedo; medä -- per tio ke;
bü -- antau (tempe);
büä -- antau ol;
to -- malgrau; toä -- malgrau ke, kvankam, spite de tio ke; ktp.

9 La interjekcio

Same kiel en Esperanto, ekzistas ankau en Volapuko kelkaj originaj interjekcioj.
Ekz-e: ag! -- ahh!; ö -- he!; si! -- jes!; nö! -- ne!; ktp.

La finajho de la interjekcioj estas "ö".
Ekz-e:
dan -- danko; danö! -- dankon!;
stop -- halto; stopö! -- haltu!;
yuf -- helpo; yufö! -- helpon!; ktp.


sebastian.hartwig@rz.hu-berlin.de