Enkonduko al Volapuko de Ed.Robertson
Use koi8-r codepage for russian letters
ñ ÉÓÐÏÌØÚÏ×ÁÌ ÒÕÓÓËÉÅ ÇÌÁÓÎÙÅ
ü, ³, à
×ÍÅÓÔÏ ÌÁÔÉÎÓËÉÈ ÂÕË× Ó Ä×ÕÍÑ ÔÏÞËÁÍÉ ÎÁ×ÅÒÈÕ
A, O, U
îÉËÏÌÁÊ íÉÈÁÊÌÅÎËÏ
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Noto de la retejestro: En chi tiu dosiero, Ed. Robertson uzis nenorman
skribsistemon, kiu percepteble malhelpis la legadon de lia Esperanta traduko
de originala angla teksto lia. (Ekzemple, li uzis "zh" anstataw "j^",
"xz" anstataw "kz", "qu" anstataw "kv", "matro" anstataw "patrino", ktp.)
Por plifaciligi la komprenon de la teksto, mi reshanghis chion al pli kutima
Esperanto, sed ne provis korekti erarojn, anstatawi neologismojn, nek ali-
maniere plibonigi la tekston, kiu ja estas pli malpli lawvorte tradukita el
la angla.
--kc
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
ENKONDUKO AL VOLAPUKO
(c) Ed. Robertson, Marto 1994.
Chi tio estas enkonduko al la planlingvo Volapuko, kiu estis sufiche populara
dum kelke da jaroj che la fino de la 19a jarcento, ghis ghi enombrighis far
Esperanto.
I. FONA INFORMO
El la pli ol 1000 planlingvoj, kiuj iam estis, nur 3 sukcesis ekestigi veran
amasan adeptaron: Volapuko, Esperanto, kaj Ido. Kvankam iuj personoj erare
opinias ke Volapuko elmortis post la kresko de Esperanto, estas ankoraw
hodiaw malgranda nombro de homoj kiuj aktive uzas la lingvon.
Volapuko estis originale la kreitajho de germana pastro, Johann Martin
Schleyer (1831-1912), kaj publikighis en 1879. Ghin trafis tuja sukceso, kaj
kluboj de subtenantoj de Volapuko formighis tra Europo kaj Usono, kaj ech en
foraj Brasilo kaj Chinio. Che la pinto de ghia sukceso, chirkaw 1889, estis
dekoj da volapukaj jhurnaloj, kaj centoj da diversaj libroj jam publikighis
en kaj pri la lingvo.
Estas multe da debato pri la kialo de la rapida malgrandigho de la
Volapuk-movado. Iuj diras ke la bruo pro reformoj al la lingvo respondecis,
aliaj indikas la posedecan sintenon de Schleyer por sia kreitajho, kaj ech
aliaj mencias la fakton, ke Esperanto estas pli facila lerni. Estis revivigho
de Volapuko en la 1930aj jaroj, precipe en Nederlando, gvidata de Arie de
Jong (1865-1957), kiu ankaw reviziis la lingvon iomete en la formon normale
uzatan hodiau.
Lia reviziita formo de Volapuko estas tiu, kiu estas priskribita chi tie, sed
sekcio IIIa sube priskribas kie la klasika formo de la lingvo diferencas
de la moderna.
---
÷ÏÌÁÐÀË - ÐÅÒ×ÙÊ ÉÓËÕÓÓÔ×ÅÎÎÙÊ ÍÅÖÄÕÎÁÒÏÄÎÙÊ ÑÚÙË, ×ÙÚ×Á×ÛÉÊ ÛÉÒÏËÉÊ
ÉÎÔÅÒÅÓ ÎÁ ÐÑÔÉ ËÏÎÔÉÎÅÎÔÁÈ. îÁ Î£Í ÂÙÌÉ ÉÚÄÁÎÙ ÓÏÔÎÉ ËÎÉÇ É ÄÅÓÑÔËÉ ÖÕÒÎÁÌÏ×.
á×ÔÏÒ: ÎÅÍÅÃËÉÊ ÐÁÓÔÏÒ éÏÇÁÎ íÁÒÔÉÎ ûÌÅÊÅÒ (1831-1912)
ðÕÂÌÉËÁÃÉÑ ÐÅÒ×ÏÊ ×ÅÒÓÉÉ - 1879 ÇÏÄ.
ëÏÇÄÁ ÐÏÑ×ÉÌÓÑ üÓÐÅÒÁÎÔÏ (1887 ÇÏÄ) ÑÚÙË ûÌÅÊÅÒÁ ÓÔÁÌ ÏÔÈÏÄÉÔØ × ÔÅÎØ.
îÉÄÅÒÌÁÎÌÁÄÓËÏÍÕ ÉÎÔÅÒÌÉÎÇ×ÉÓÔÕ á. ÄÅ êÏÎÇÕ (1865-1957) × 1931 ÇÏÄÕ
ÐÕÔ£Í ÒÁÚÕÍÎÙÈ ÒÅÆÏÒÍ ÕÄÁÌÏÓØ ×ÏÚÒÏÄÉÔØ Ä×ÉÖÅÎÉÅ ×ÏÌÁÐÀËÉÓÔÏ×. çÁÚÅÔÁ
ÎÁ ÷ÏÌÁÐÀËÅ ÉÚÄÁ×ÁÌÁÓØ × îÉÄÅÒÌÁÎÄÁÈ Ó 1931 ÐÏ 1963 ÇÏÄ.
óÅÊÞÁÓ ÷ÏÌÁÐÀË ÐÒÁËÔÉËÕÅÔÓÑ ÏÔÄÅÌØÎÙÍÉ ÜÎÔÕÚÉÁÓÔÁÍÉ. õÞÅÂÎÉËÉ, ÓÌÏ×ÁÒÉ É
îÏ×ÙÊ úÁ×ÅÔ ÎÁ ÷ÏÌÁÐÀËÅ ÍÏÖÎÏ ÎÁÊÔÉ × éÎÔÅÒÎÅÔÅ
ðÏÓÌÅ ××ÅÄÅÎÉÑ ÎÁ ÎÁÛÅÊ ÐÌÁÎÅÔÅ ÏÂÝÅÇÏ ÉÓËÕÓÓÔ×ÅÎÎÏÇÏ ÑÚÙËÁ × ÏÂÝÅÅ
ÐÏÌØÚÏ×ÁÎÉÅ, ÎÅÉÚÂÅÖÎÏ ×ÏÚÒÏÄÉÔØÓÑ ÉÎÔÅÒÅÓ ËÏ ×ÓÅÍ ÒÁÎÅÅ ÓÕÝÅÓÔ×Ï×Á×ÛÉÍ
ÐÒÏÅËÔÁÍ. é ÐÒÅÖÄÅ ×ÓÅÇÏ Ë ÷ÏÌÁÐÀËÕ. üÔÏ ËÒÁÓÉ×ÙÊ É ÕÄÉ×ÉÔÅÌØÎÙÊ ÑÚÙË Ó
ÍÏÝÎÏÊ ÜÎÅÒÇÅÔÉËÏÊ. åÇÏ ÓÏÚÄÁÔÅÌØ éÏÇÁÎ íÁÒÔÉÎ ûÌÅÊÅÒ ÂÙÌ ÐÏÜÔÏÍ É ÐÏÌÉÇÌÏÔÏÍ.
II. GRAMATIKO
a) Prononco kaj Ortografio
Volapuko uzas la latinan alfabeton, krom la literoj Q kaj W, kiuj ne uzighas,
kaj kun la aldono de Ü, £ kaj À (kiel la germana). Reguloj pri majusklado
estas pli-malpli same kiel en Esperanto.
a - kiel _a_ en la esperanta 'patro'.
Ü - kiel _Ü_ en la germana 'BÜr'.
c - kiel _ch_ en la esperanta 'chirkau'.
e - kiel _e_ en la esperanta 'en'.
g - kiel _g_ en la esperanta 'gesto'.
h - kiel _h_ en la esperanta 'hundo'.
i - kiel _i_ en la esperanta 'alighilo'.
j - kiel _sh_ en la esperanta 'shuo'.
£ - kiel _eu_ en la franca 'fleur' aw _£_ en la germana '£konomisch'.
u - kiel _u_ en la esperanta 'utila'.
À - kiel _ue_ en la franca 'rue' aw _À_ en la germana 'BÀro'.
z - kiel _c_ en la esperanta 'celo'.
La aliaj literoj havas siajn normalajn valorojn.
Kiam litero ne havas vochatan ekvivalenton, k.e. c, j, s, x, z, iomete da
vochado estas permesita.
La akcento falas chiam sur la lastan silabon.
---
ðÒÏÉÚÎÏÛÅÎÉÅ:
äÉÆÔÏÎÇÏ× ÎÅÔ
õÄÁÒÅÎÉÅ ÷óåçäá ÎÁ ðïóìåäîåí ÓÌÏÇÅ (ÎÁ ÐÏÓÌÅÄÎÅÊ ÇÌÁÓÎÏÊ)
A B C D E F G H I J K L M N O P R S T U V X Y Z
á â þ ä ü æ ç è é û ë ì í î ï ð ò ó ô õ ÷ ëó ê ã
âÕË×Ù Q, W ÎÅ ÉÓÐÏÌØÚÕÀÔÓÑ
äÏÂÁ×ÌÅÎÙ ÔÒÉ ÇÌÁÓÎÙÅ:
..
A - ÏÔËÒÙÔÏÅ ü
..
O - ËÁË ³ × ëì³î
..
U - ÐÅÒÅÄÎÅÑÚÙÞÎÏÅ õ (ÅÓÔØ ÔÁËÏÊ Ú×ÕË ×Ï ÆÒÁÎÃÕÚËÏÍ, ÎÅÍÅÃËÏÍ)
b) Artikoloj
La artikolo normale ne estas uzata. Tiel _pod_ povas signifi 'pomo' aw 'la
pomo' depende de la kunteksto.
Estas artikolo _el_ kiu estas uzata kun propraj nomoj kiuj ne estas
akceptitaj en la lingvon, kaj por aliaj vortoj, kiuj pro unu aw alia kialo,
ne estas deklinacieblaj. La artikolo estas deklinaciebla same kiel che
substantivoj (vidu sube). Ekzemple:
Kanobs log£n eli Sputnik me teleskop. Ni povas vidi la sputnikon per
teleskopo.
íÙ ÍÏÖÅÍ ×ÉÄÅÔØ óÐÕÔÎÉË × ÔÅÌÅÓËÏÐ
El Paris binon cifazif FransÜna. Parizo estas la chefurbo de Francio.
ðÁÒÉÖ - ÓÔÏÌÉÃÁ ÆÒÁÎÃÕÚÓËÁÑ
Chi tie la _-i_ che la fino de _el_ indikas la akuzativon (rektan objekton).
Afiksoj povas ankaw esti aldonataj al _el_, k.e. oni povas uzi _jiel_ por
indiki ke la propra nomo scivolas inon (viron: _hiel_), _elep_ por planto
ktp.:
Elaf Felis Catus l£don val£po. La (besto) Felis Catus vivas chie.
c) Substantivoj
Substantivoj en Volapuko havas kvar chefajn kazojn. Ili estas la nominativa,
la akuzativa, la genitiva, kaj la la dativa kazoj. La nominativa kazo ne
havas finajhon kaj uzighas por la subjekto de frazo, aw kun prepozicio, k.e.
Vom binof in dom. La virino estas en la domo.
öÅÎÝÉÎÁ × ÄÏÍÅ
Chi tie, ambaw _vom_ kaj _dom_ ne havas finajhon, char ili estas en la
nominativa kazo.
La akuzativa finajho estas _-i_ aldonita che la fino de la substantivo. Same
kiel estas kutima en Esperanto (krom che propraj nomoj), la vortordo ne
indikas la akuzativon. Tiel:
Man beitom dogi þÅÌÏ×ÅË ËÕÓÁÅÔ ÓÏÂÁËÕ
KAJ
Dogi beitom man óÏÂÁËÕ ËÕÓÁÅÔ ÞÅÌÏ×ÅË
ambaw signifas 'la viro mordas la hundon'.
En kelkaj lingvoj, inkluzive Esperanton, la akuzativa formo de la substantivo
estas kelkfoje uzata por signifi direkton post kelkaj prepozicioj. Tio ne
okazas en Volapuko.
Vom golof ini dom. La virino iras en la domon.
öÅÎÝÉÎÁ ÉÄ£Ô × ÄÏÍ
Chi tie, ni vidas ke Volapuko havas apartan prepozicion (kun akuzativa
finajho!) por signifi 'en', kie direkto ankaw implikighas.
La akuzativo de direkto ankaw povas esti uzata kun adverboj, kiel en
Esperanto, sed la akuzativa finajho estas aldonata antaw ol la adverba
finajho en Volapuko:
Vom golof domio. La virino iras hejmen.
öÅÎÝÉÎÁ ÉÄ£Ô ÄÏÍÏÊ
(De hejmo estus _domao_, kaj hejme estus _domo_).
La genitiva (poseda) kazo estas _-a_:
Gramat VolapÀka. La gramatiko de Volapuko.
Jul hipula. La lernejo de la knabo.
La dativa kazo estas _-e_:
Givob buki tidane. Mi donas la libron al la instruisto.
La plurala finajho estas _-s_, kiu aldonighas post ia kazfinajho.
Flens binons geboviks. Amikoj estas utilaj.
No labom flenis m£dik. Li ne havas multajn amikojn.
Selid£p flenas. La butiko de la amikoj.
Egivom oni flenes okik. Li donis ghin al siaj amikoj.
La kvina kazo estas la vokativo, kiu signifas nur ke oni devas uzi la vorton
_o_ kiam uzante substantivon kiel alparola formo:
O flens, o RomÜnans, o kelÜnans! Amikoj, Romianoj, samlandanoj!
Ekzistas ankaw predikativa kazo, kiu estas apenaw uzata, finighanta per _u_.
Ek£lom yani rediku. Li farbis la pordon rugha. - Komparu:
Ek£lom yani redik. Li farbis la rughan pordon.
d) Pronomoj
Pronomoj estas unu el la malmultaj grupoj de vortoj en Volapuko, kiuj estas
tute _aprioraj_, t.e. ne prunteprenitaj el ekzistantaj lingvoj ech en
kripligita formo.
La chefaj pronomoj estas:
ob - mi
ol - vi (singulara)
om - li
of - shi
on - ghi aw li/shi
oy - oni
os - nepersona/nula subjekto, k.e. reinos - pluvas.
obs - ni
ols - vi (plurala)
oms, ofs, ons - ili (mask., fem., komuna/newtra)
Tiuj pronomoj estas ankaw aldonitaj che la fino de verboj:
Golob. Mi iras.
Golom. Li iras.
Man golom. La viro iras.
Pronomoj deklinacias samkiel substantivoj.
Aliaj pronomoj estas _ok_, la refleksiva pronomo:
Flapom omi. Li frapas lin.
Flapom oki. Li frapas sin.
kaj _od_ la reciproka pronomo:
L£fons odis. Ili amas unu la alian.
- Komparu:
L£fons okis. Ili (chiu aparte) amas sin (mem).
La formalaj formoj de _ol_ kaj _ols_ estas _or_ kaj _ors_, sed ili estas
apenaw uzataj krom poezie. Parto de la oficiala moderna gramatiko de Arie de
Jong, sed neniam uzataj estas _og_ (vi aw mi) kaj _ogs_ (vi kaj mi/vi kaj
ni).
Kelkaj aliaj pronomoj estas:
_at_ (chi tio),
_et_ (tio),
_it_ (tio mem),
_ot_ (tio sama),
_ut_ (kiu ajn),
_kel_ (kiu: relativa, ne demanda),
_kin_ (kiu?: persono),
_kis_ (kio?),
_ek_ (iu: persono),
_nek_ (neniu),
_bos_ (io),
_nos_ (nenio).
e) Verboj
Estas dirite ke la volapuka verbo havas pli ol 500000 formojn, sed kvankam
tio estas teorie ebla, la plejmulto el ili neniam estus praktike uzataj.
Estas kvar tempoj kiuj estas kutime uzataj:
la prezenca, kiu estas la formo uzata en la plejmulto de la ekzemploj ghis nun,
la futura, kiu estas formata pere de la prefikso _o-_,
la neperfekta kun prefikso _Ü-_, kaj
la perfekta, kiu havas _e-_.
La sufikso uzata estas la koncerna pronomo, aw se substantivo
estas la subjekto, la pronomo kiu estus tauga por tiu substantivo.
Fidol. Vi manghas.
Man fidom. La viro manghas.
Vom fidof. La virino manghas.
Cil fidon. La infano manghas.
Studans fidons. La studentoj manghas.
Ofidol. Vi manghos.
üfidol. Vi estis manghanta.
Efidol. Vi jam manghis (estas manghinta).
La prefikso por la prezenca tempo estas _a-_, sed tio estas uzata nur en
iuj cirkonstancoj. Unu el ili estas kiam ghi estas uzata kun vorto kiu ne
estas verbo, char en Volapuko, ne nur verboj havas tempojn.:
Delo. Tage.
Adelo. Hodiau.
Odelo. Morgau.
üdelo. Hierau.
La alia cirkonstanco estas en la pasiva vocho:
Pafidol. Vi estas manghata.
Pofidol. Vi estos manghata, ktp.
kiu uzas la prefikson _p-_ antaw la tempan prefikson.
Estas kvar aliaj tempoj kiuj estas multe malpli ofte uzatajn:
la futura perfekta (prefikso _u-_),
la pluskvamperfekta (prefiks _i-_),
la futura en la pasinteco (_£-_), kaj
la futura perfekta en la pasinteco (_À-_):
Ufidobs. Ni estos manghintaj.
Ifidobs. Ni estis manghintaj.
³fidobs. Ni estis manghontaj.
àfidobs. Ni estintis manghontaj.
Demandoj konstruighas per la aldono de la partiklo _-li_ post la verbo:
Nolol vegi. Vi konas la vojon.
Nolol-li vegi? Chu vi konas la vojon?
Estas kvar aliaj modoj en VolapÀk:
la kondicionalo, kiu uzas la finajhon _£v_,
la optativo (afabla imperativo) finighanta per _£s_,
la imperativo finighanta per _£d_, kaj
la subjunktiva, kiu uzas la partiklon -la.
La subjunktivo estas uzata nur kie io ridinda aw neimageble nevershajna
estas aludata.
Ek£mob£v, if ilabob£v moni. Mi estus veninta, se mi havus la monon.
Seilol£s! Bonvolu silenti.
Seilol£d! Silentu!
Golobs£s! Ni iru!
Ogivob-la ole dolaris lul? Mi donu al vi kvin dolarojn, chu?
Cogol, no-li? Vi shercas, chu ne?
Rimarku kiel la pronomo ankoraw estas enmetita en la optativo kaj imperativo.
La infinitiva formo de la verbo finighas per _£n_. Kie oni uzus 'por' kaj
infinitivon esperante, oni enmetu la vorton _ad_:
Fidobs ad lif£n. Ni manghas por vivi.
Participoj finighas per _£l_.
Participoj estas traktataj same kiel adjektivoj (vidu sube).
Ovisitob oli Àn vig ok£m£l. Mi vizitos vin dum la venonta semajno.
ügol£lo ve sÀt, Ülogob fleni bÜldik oba. Irante law la strato, mi vidis
malnovan/maljunan amikon mian.
Chu verbo estas nature transitiva aw netransitiva
malsamas de unu vorto al alia.
Transitivaj verboj povas esti netransitivigataj
per la enmeto de la afikso _ik_, kaj
netransitivaj verboj p.e. transitivigataj
per la uzado de la afikso _Àk_:
Seadom su stul. Li sidas sur la segho.
SeadÀkom cili sui stul. Li sidigas la infanon sur la seghon.
Eperom moni okik. Li perdis sian monon.
Mon omik eperikon. Lia mono perdighis.
(En la supraj ekzemploj, _oka_ kaj _oma_ estas akceptindaj alternativoj por
la posedaj adjektivoj _okik_ kaj _omik_ respektive).
La afikso _ik_ povas esti uzata kun netransitivaj verboj, kaj _Àk_ kun verboj
kiuj estas normale transitivaj. En chi kazoj, ili provizas ia mediala au
faktitiva vocho respektive.
üseadikom sui stul. Li sidighis sur la seghon.
Man pÜperÀkom moni oki fa briet. La viro estis igita perdi sian monon
rezulte de ebrieco.
f) Adjektivoj kaj Adverboj
Adjektivoj en Volapuko finighas per _-ik_. La normala loko por adjektivoj
estas post la substantivo kiun ili priskribas, kaj se lokita tie, kaj
ekzistas nenia ambigueco, ili ne devas akordi kun sia substantivo nombre aw
kaze. Tamen, se ili lokighas antaw la substantivo, aw ekzistas ambigueco, ili
devas akordi.
La komparativa kaj superlativa adjektivoj estas formata per la aldono de _um_
aw _Àn_ respektive post la _ik_ kaj antaw ia kaza aw nombra akordo. La
prepozicioj uzataj kun la komparativa kaj superlativaj gradoj estas _ka_ kaj
_se_ respektive.
Flens gudik. Bonaj amikoj.
Flens gudikum ka ons. Pli bonaj amikoj ol ili.
Flens gudikÀn se valikans. Plej bonaj amikoj el chiuj.
Adverboj finighas per _o_, kaj povas esti formataj de adjektivoj aw
substantivoj:
Delo. Tage.
Deliko. Chiutage.
Estas ankaw kelkaj ofte uzataj adverboj kiuj estas radikoj en si mem
kaj ne finighas per _o_:
_ai_ (chiam),
_ba_ (eble),
_i_ (ankaw),
_is_ (chi tie),
_nu_ (nun),
_plu_ (plu),
_te_ (nur),
_ti_ (preskaw),
_us_ (tie),
_ya_ (ja),
_ye_ (tamen),
_k£_ (kie: relativa),
_kÀ_ (kiam: relativa),
_lio_ (kiel?: demanda),
_vio_ (kiel: relativa).
(La demandoj kie kaj kiam estas _ki£po?_ and _kiÀpo?_ respektive. Ili estas
formataj de _ki-_, kaj poste la afikso de loko aw tempo respektive (_£p_ au
_Àp_), kaj tiam la adverba finajho.
g) Numeraloj
La numeraloj 0 ghis 10 estas:
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
ser, bal, tel, kil, fol, lul, mÜl, vel, j£l, zÀl, deg.
Ekde 11 tiel:
11 12 13 20 21 22 30
degbal, degtel, degkil ... teldeg, teldegbal, teldegtel ... kildeg ...
100 101 123 234 1 000
tum, tumbal, ... tumteldegkil ... teltumkildegfol ... mil ...
1 234 2 345 10 000
mil teltumkildegfol ... telmil kiltumfoldeglul ... degmil ...
234 567 1 000 000
teltumkildegfolmil lultumÜldegvel ... balion ...
4 876 329
folbalion j£ltumveldegmÜlmil kiltumteldegzÀl.
balion = miliono (10^6).
telion = biliono (ewropa; usona 'triliono') (10^12).
kilion = triliono (ewropa; usona 'kviniliono') (10^18) ktp.
La chefaj vortoj uzataj por formi dekonajn frakciojn estas:
0,1 = dim
0,01 = zim
0,001 = mim
0,0001 = dimmim
0,00001 = zimmim
0,000001 = balyim
La frakcia parto legighas kvazaw plena nombro, sekvata de la frakcia vorto por
doni la grandecon. Tiel
0,345 = kiltumfoldeglul mim
0,123456 = tumteldegkilmil foltumluldegmÜl balyim
Por pli malgrandaj grandecoj _telyim_ (10^-12), _kilyim_ (10^-18) ktp. estas
formataj same kiel siaj altgrandecaj koresponduloj _telion_, _kilion_ ktp.
(Vi vershajne rimarkis, ke la plimulto de la numeraloj estas _aprioraj_).
Numeraloj lokighas post sia substantivoj:
Dolars teltumluldeg. $250.
Ordigaj numeraloj formighas per la sufikso _-id_;
Frakciaj numeraloj formighas per la sufikso _-dil_;
Ripetado aw obligado esprimighas per la sufikso _-na_, k.e.:
Binos dÀp velid soara. Estas la 7a horo vespere.
Foldils kil binons veldeglul zim. 3/4 faras 0,75.
Ibinos visit folnaik ofa us. Estis shia 4a vizito tien.
Folna fol binos degmÜl. 4 x 4 = 16.
h) Aliaj vortspecoj
La aliaj vortspecoj estas prepozicioj, konjunkcioj, kaj interjekcioj.
Ili povas ekzisti kiel radikoj en si mem, sen ia aparta finajho kiel en la
sekvaj ekzemploj:
Prepozicioj:
_bÀ_ (antau: tempe), _dis_ (sub), _fo_ (antau: loke), _ko_ (kune kun),
_ma_(lau), _nen_ (sen), _po_ (malantau), _su_ (sur), _sus_ (super),
_ta_ (kontraw), _vÀ_ (inter).
Konjunkcioj:
_ab_ (sed), _bi_ (char), _das_ (ke), _dat_ (por ke), _do_ (kvankam),
_du_ (dum), _e_ (kaj), _klu_ (do), _u_ (aw).
Interjekcioj:
_ag!_ (ahh!), _he!_ (he!), _o!_ (ho!), _s£!_ (shsht!).
Alternative, ili povas esti formataj de aliaj radikoj per la aldono de la
finajhoj _-À_ por prepozicioj, _-Ü_ por konjunkcioj, kaj _-£_ por
interjekcioj:
Nil. Proksimeco.
NilÀ. Proksime al.
Kod. Kialo.
KodÜ. Kial. (relativa; demanda estas _Kikodo?_)
Seil. Silento.
Seil£! Silento!
i) Vortfarado, Prefiksoj kaj Sufiksoj
La formado de kunmetitaj vortoj okazas en Volapuko en simila maniero kiel en
Esperanto, la angla, germana, hungara, china kaj multaj aliaj lingvoj. La
chefa vorto staras en la fino:
B£dakanit. Birdokanto.
Kanitab£d. Kantobirdo.
Pokamon. Poshmono.
Monapok. Monposho.
En la supraj ekzemploj, la radikoj estas kunmetitaj per la genitiva finajho
_-a_. Estas ankaw eble kunmeti vortojn per la uzado de la akuzativa finajho
_-i_ kaj la adverba finajho _-o_. Tio permesas subtilajn diferencigojn de
signifo:
Motal£f. Patrinamo. (Amo far patrino).
Motil£f. " (Amo al patrino).
Motol£f. " (Amo kiel patrino).
Multnombraj prefiksoj kaj sufiksoj ankaw permesas vastan pliampleksigon de la
proksimume 3000 radikoj de Volapuko. Kelkaj el la plej gravaj afiksoj estas:
Prefiksoj:
_be_ (vidu la ekzemplon sube),
_fi_ (fin-),
_hi_ (vir-),
_ji_ (-in-),
_ke_ (kun-),
_lÜx_ (eks-),
_le_ (-eg-),
_lu_ (-ach- aw vic-),
_lÀ_ (bo-),
_ne_ (mal-),
_ru_ (pra-).
Giv£n. Doni. Begiv£n. Prezenti.
(Igas kio estis la nerekta objekto la rekta objekto).
Reid£n. Legi. Fireid£n. Finlegi.
Jevod. Chevalo. Hijevod. Virchevalo.
Jip. Shafo. Jijip. Shafino.
Men. Homo. Kemen. Samhomarano.
Presidan. Presida/ento. LÜxpresidan. Eks-presida/ento.
Kan. Povo. Lekan. Arto.
Dom. Domo. Ludom. Domacho.
Fat. Patro. Lufat. Vicpatro.
Blod. Frato. LÀblod. Bofrato.
Laodik. Lauta. Nelaodik. Mallauta.
Fot. Arbaro. Rufot. Praarbaro.
Multaj prepozicioj ankaw uzighas kiel prefiksoj.
Sufiksoj:
_am_ (verba substantivo),
_ag_ (abundo),
_an_ (asociita persono),
_at_ (kvanto),
_av_ (scienco),
_Üb_ (viktimo),
_Üd_ (gheneraligo de efiko),
_Ün_ (lando),
_Üt_ (abstraktajo),
_ed_ (partikularigo),
_ef_ (aro de homoj),
_el_ (faristo),
_em_ (aro de ajoj),
_et_ (konsekvenca aw konkreta ekzemplo),
_iÜl_ (emo),
_il_ (etulo),
_im_ (filozofio),
_od_ (pli mola aw malpli grava ekzemplo),
_ot_ (pli malmola aw pli grava ekzemplo),
_ov_ (ebleco),
_£f_ (eco),
_£m_ (ilo),
_£p_ (ejo),
_Àl_ (ido, -chjo/-njo).
FinÀk£n. Fini. FinÀkam. Finado.
Her. Haro. Heragik. Hareca.
Feil. Agrikulturo. Feilan. Kamparano.
MÜl. Ses. MÜlat. Sesopo.
Stel. Stelo. Stelav. Astronomio.
Fan. Kapto. FanÜb. Malliberulo.
Spik. Parolpovo. SpikÜd. Prelego.
DeutÜn. Germanio.
Men. Homo. MenÜt. Homeco.
Pen. Skribado. Pened. Letero.
Reidan. Leganto. Reidanef. Legantaro.
Bod. Pano. Bodel. Panbakisto.
Buk. Libro. Bukem. Biblioteko.
Jon£n. Montri. Jonet. (TV-)ekrano.
Ok. Si mem. OkiÜl. Egoismo.
Dom. Domo. Domil. Dometo.
SogÜd. Socio. SogÜdim. Socialismo.
Mag. Imago. Magod. Ilustrajho.
Mag. Imago. Magot. Statuo.
Pron. Prononco. Pronovik. Prononcebla.
Flen. Amiko. Flen£fik. Amikeca.
NÀn. Informo. NÀn£m. Komputilo.
Vob. Laboro. Vob£p. Laborejo.
Kat. Kato. KatÀl. Katido.
Chi tio listigas nur onon de la haveblaj afiksoj.
III. DIFERENCOJ DE KLASIKA VOLAPUKO
En 1887 ankaw okazis nombro da reformoj al la originala Volapuko. Ili estas
ankaw skizitaj chi tie, sed la plejmulto de la shanghoj resendas al tiuj
prikonsentitaj en 1930, kaj proponataj de Arie de Jong.
a) Prononco kaj Ortografio.
Ghuste sama kiel moderna Volapuko krom ke la apostrofo (') uzighis anstatau
_h_ antaw 1887.
La litero _r_ estis uzata multe malpli ofte en klasika Volapuko, kaj aro da
novaj vortoj estis enkondukitaj uzantaj ghin. Kelkaj el ili anstatawas
malnovajn vortojn kiuj shajnis tro kripligitaj rezulte de la neuzado de la
_r_. Multaj aliaj vortoj, precipe la plej komunaj, retenas sian originalan
_l_. Kelkaj vortoj enrampis en la klasikan Volapuko kie la radiko komencis
kun vokalo. Tio standardighis por komenci kun _l_. Tre eta ono de vortoj
shanghis pro neniu kialo krom la paso de tempo aw por forigi ambiguajojn. Jen
kelkaj ekzemploj de la shanghoj en la vortprovizo:
MALNOVA NOVA
Gletik. Gretik. (granda).
FlentÜn. FransÜn. (Francio).
Jeval. Jevod. (chevalo).
ÜgÀptÜn. LÜgÀptÜn. (Egiptio).
Nelij. LinglÜn. (Anglio).
Lil£m. Rein. (pluvo)
LilÜd£n. Reid£n. (legi)
Lem£n. Rem£n. (acheti)
Shanghoj al la vortprovizo rezulte de shanghoj en la afiksosistemo
kaj sintenoj rilate al vortfarado estos traktataj pli poste.
b) Artikoloj.
La uzado de _el_ kaj ghiaj derivatajoj okazas nur en moderna Volapuko.
c) Substantivoj.
La predikativa kazo kaj la modifitaj prepozicioj por indiko direkton estas
uzataj nur en moderna Volapuko.
d) Pronomoj
La pronomoj _oy_, _or_, _ors_ kaj _od_ ne okazas en klasika Volapuko.
Antawe _on_ uzighis anstataw _oy_, kaj _om_ uzighis anstataw _on_
por chiuj komunaj aw newtraj ajhoj kiel ankaw por masklaj.
Antaw 1887, la refleksiva pronomo estis aldonata che la fino de la verbo, k.e.
la moderna _lavons okis_ (ili lavas sin) estis _lavomsok_ aw _lavomoks_.
e) Verboj
La tempoj futura en la pasinteco kaj futura perfekta en la pasinteco ne
okazis en klasika Volapuko.
Klasika Volapuko ankaw havis aoristan aspekton, kiu formighis per metado de
_-i-_ inter la indikilon de tempo kaj la verbradikon, k.e.
Ol£dob in zif. Mi vivos en la urbo.
Oil£dob in zif. Mi chiam vivos en la urbo.
Klasika Volapuko ankaw havis trian ordonan modon, nomita la jusivo, kiu estis
pli forta ol la aliaj du, kaj kiu finighis per _-£z_.
Seilol£s! Bonvolu silenti, mi petas.
Seilol£d! Silentu!
Seilol£z! Fermu la klapon, alie ...
La subjunktiva modo uzighis pli multe antaue ol nun.
f) Adjektivoj kaj Adverboj
Neniu shangho.
g) Numeraloj
La numeraloj dek, dudek, tridek, ktp., kiuj estas _deg_, _teldeg_, _kildeg_
ktp. en moderna VolapÀk estis antawe formaitaj per la aldono de _s_ al la
numeraloj por unu, du, tri, ktp.: _bals_, _tels_, _kils_. La valoroj por la
unuoj aldonighis al la dekoj per la vorto _e_ (kaj), k.e. _balsebal_ (11),
_balsetel_ (12) ktp.
La dekonaj frakciaj numeraloj ankaw estas modernaj.
h) Aliaj vortospecoj
Neniu grava shangho krom ke la moderna _ad_ estas _al_ en klasika Volapuko.
i) Vortfarado
Moderna Volapuko uzas afiksojn por formi vortojn malpli ol ghi faris antawe.
Tio estas plejparte pro la pli granda nombro de haveblaj radikoj.
La moderna afikso-sistemo de Volapuko estas multe pli sistemeca kaj regula ol
la klasika. Kelkaj el la modernaj afiksoj ne ekzistis en la klasika formo de
la lingvo.
Kelkaj klasikaj afiksoj aboliciighis. Antawe _gle-_ ekzistis kune kun _le-_
kiel pligrandiga prefikso, kaj _sma-_ kune kun _-il_ kiel malpligrandiga
afikso.
La malnovaj sufiksoj _-lik_ and _-nik_ estas la ekvivalentoj respektive de la
modernaj _-£fik_ kaj _-agik_. Antawe la afikso _-el_ servis por la signifoj
de kaj _-el_ kaj _-an_.
Kiel vi vidos sube, unu problemo kie la vorto _lemel_ antawe ekzistis en
izomera formo (ghi povis estis analizata law du diversaj manieroj: _le-mel_
kaj _lem-el_) estis forigata.
Ankaw, Arie de Jong enkondukis kelkajn novajn vortojn por trakti la problemon
de seksismo en la afikso-sistemo. Akademio de Esperanto, bonvolu noti. Ne estas
tro malfrue por kuratingi al Volapuko. Kaj ech klasika Volapuko neniam diris
ji-fat kaj ji-man por patrino kaj virino.
MALNOVA NOVA
Ludog. (hundacho) Lup. (lupo)
Snekafit. (serpentfisho) Pil. (angvilo)
Lemel. (marego) Sean. (oceano)
Lemel. (achet-ulo) Reman. (achet-ulo)
Flenlik. (amikeca) Flen£fik. (amikeca)
Lutnik. (aerplena) Lutagik. (aerplena)
Lezif. (urbego) Cifazif. (chefurbo)
Glezif. (urbego) Lezif. (urbego)
Jiblod. (fratino) S£r. (fratino)
Jison. (filino) Daut. (filino)
IV. SPECIMENA VOLAPUKA TEKSTO
Nim PebuÀk£l S£la K.
Ven S£l K. pÜsÜkom, nimi kinik g£nom-li m£dikÀno se ons valik, enemom
leefadi, ed ekleilÀkom atosi so:
Leefad balon sagati me nÜm. Ye atos no binon sagat zesÀda, kelos saidikon
ad skeap£n se dinÜd, ud ad kÜded£n fidi nen pakÀp£n, ab sagat lÀ kel nÜm
gebid£n ad dunots gretik. K£ nim at ebinon, dugon veg veitik. To at, binon
benovimik, suemo cogi. Binon flen gudik, asÜ binon neflen gudik. Vero gretik e
vetik, binon ya i vo vifik. Probod ona blinon kope levemik ona igo fidotis
smalikÀn, Üsi n£tis. Lils ona binons mufoviks; lilon te utosi, kelos l£nedon
one. Vedon i vo bÜldik. Binon i sogÜdik, e no te leefades votik. Val£po Ü
pal£fon Ü padredon. KodÀ sot cogiÜla, m£goy igo stÀm£n oni. Labon skini bigik,
ini kel neifs breikons okis; ab ladÜlastad ona binon molÜdik. Kanon ved£n
lÀgik. Kanon ved£n zunik. L£filon ad danÀd£n. Deadon in bimilem. L£fon cilis e
nimÀlis votik. Binon gedik, e pakÀpon te sekÀ gretot ona. No binon pafidÜbik.
Kanon vob£n gudiko. L£filon ad drin£n e vedon lÜbik. Dunon bosi pro lekan:
BlÀnon viori ....
(Traduko far _Herrn Ks Lieblingstier_ de Bertolt Brecht).
Analizo:
NIM P-E-BU-ÀK-£L S£L-A K.
Besto pass.-perf.-antaw-ig-part. sinjoro-gen. K.
Besto preferata de sinjoro K.
Ven S£l K. p-Ü-sÜk-om, nim-i kin-ik g£n-om-li
Kiam S-ro K. pas.-imp.-demand-li besto-n kiu-adj. favor-li-chu
Kiam S-ro K. estis pridemandata beston kiun li favoras
m£d-ik-Àn-o se on-s val-ik, e-nem-om
mult-adj.-superl.-adv. el ili chio-adj. perf.-nom-li
plejmulte el ili chiuj li nomis
leefad-i, ed e-kleil-Àk-om at-os-i so:
elefanto-n kaj perf.-klar-ig-li tio-newt.-n tiel
la elefanton kaj klarigis tion jene:
Leefad bal-on sagat-i me nÜm. Ye
Elefanto unu-li/shi sagheco-n kun forto. Tamen
La elefanto unuigas saghecon kune kun forto. Tamen
at-os no bin-on sagat zesÀd-a, kel-os
tio-newt. ne esti-li/shi sagheco bezono-gen. kiu-newt.
tio ne estas la sagheco de bezono kiu
said-ik-on ad skeap-£n se din-Üd, ud ad
sufich-adj.-li/shi al eskap-i el ajho-der. aw al
sufichas por eskapi el embaraso aw por
kÜd-ed-£n fid-i nen p-a-kÀp-£n, ab
kontanto-der.-i mangho-n sen pas.-pres.-rimark-i sed
preni manghon sen esti rimarkata, sed
sagat lÀ kel nÜm geb-id-£n ad dun-ot-s
sagheco law kiu forto uz-inv.-inf. al far-der.-plur.
sagheco law kiu forto uzighas por farado
gret-ik. K£ nim at e-bin-on, dug-on
grand-adj. Kie besto tiu perf.-esti-li/shi konduk-li/shi
granda. Kie besto tiu estis, kondukas
veg veit-ik. To at, bin-on
vojo largheco-adj. Malgraw tio, esti-li.shi
vojo largha. Malgraw tio, li/shi estas
ben-o-vim-ik, suem-on cog-i.
beno-adv.-sinteno-adj., kompreno-li/shi sherco-n
afabla, li/shi komprenas shercon.
Bin-on flen gud-ik, as-Ü bin-on ne-flen
Esti-li/shi amiko boneco-adj. kiel-kaj esti-li/shi mal-amiko
Li/shi estas amiko bona, kiel ankaw li/shi estas malamiko
gud-ik. Ver-o gret-ik e vet-ik, bin-on
boneco-adj. Vero-adv. grandeco-adj. kaj peso-adj. esti-li/shi
bona. Vere granda kaj peza, li/shi estas
ya i vo vif-ik. Probod on-a blin-on
ja ankaw tre rapideco-adj. Rostro li/shi-gen. alportajo-li/shi
ja ankaw tre rapida. Rostro lia/shia li/shi alportas
kop-e le-vem-ik on-a igo fid-ot-i-s
korpo-dat. pligr.-amplekso-adj. li/shi-gen. ech mangho-der.-ak.-plur.
al la korpo grandega ech manghajojn
smal-ik-Àn, Üs-i n£t-i-s. Lil-s
malgrandeco-adj.-superl., kiel-ankaw nukso-ak.-plur. Orelo-plur.
la plej etajn kiel ekzemple nuksojn. Oreloj
on-a bin-on-s muf-ov-ik-s; lil-on te
li/shi-gen. esti-li/shi movado-der.-adj.-plur.; orelo-li/shi nur
liaj/shiaj estas alghustigeblaj; li/shi audas nur
ut-os-i, kel-os l£n-ed-on on-e.
tiu kiu-newt.-ak., kiu-newt. posedo-der.-li/shi li/shi-dat.
kio konvenas al li/shi.
Ved-on i vo bÜld-ik. Bin-on i sogÜd-ik,
Estighi-li/shi ankaw tre agho-adj. Esti-li/shi ankaw socio-adj.
Li/shi ighas ankaw tre maljuna. Li/shi estas ankaw sociema,
e no te leefad-e-s vot-ik. Val-£p-o
kaj ne nur elefanto-dat.-plur. alieco-adj. Chio-loko-adv.
kaj ne nur al elefantoj aliaj. Chie
Ü p-a-l£f-on Ü p-a-dred-on.
kaj ankaw pas.-prez.-amo-li/shi kaj ankaw pas.-prez.-timo-li/shi.
ambaw li/shi estas amata kaj li/shi estas timata.
Kod-À sot cog-iÜl-a, m£g-oy igo stÀm-£n
Kialo-prep. speco sherco-em-gen. eblo-oni ech respekto-inf.
Pro speco de shercemo oni povas ech respekti
on-i. Lab-on skin-i big-ik, in-i
li/shi-n Havo-li/shi hauto-n dikeco-adj. en-ak.
lin/shin. Li/shi havas hauton dikan en
kel neif-s breik-on-s ok-i-s; ab
kiu tranchilo-plur. rompo-li/shi-plur. si-ak.-plur.; sed
kiu tranchiloj rompighas; sed
lad-Ül-a-stad on-a bin-on mol-Üd-ik.
koro-der.-gen.-stato li/shi-gen. esti-li/shi moleco-der.-adj.
sinteno lia/shia estas milda.
Kan-on ved-£n lÀg-ik. Kan-on
Povo-li/shi estighi-inf. malghojeco-adj. Povo-li/shi
Li/shi povas estighi malghoja Li/shi povas
ved-£n zun-ik. L£f-il-on ad danÀd-£n.
estighi-inf. kolero-adj. Amo-et-li/shi al danco-inf.
estighi kolera. Li/shi shatas danci.
Dead-on in bim-il-em. L£f-on cil-i-s e
Morto-li/shi en arbo-et-aro. Amo-li/shi infano-ak.-plur. kaj
Li/shi mortas en la vepraro. Li/shi amas infanojn kaj
nim-Àl-i-s vot-ik. Bin-on ged-ik, e
besto-id-ak.-plur. alieco-adj. Esti-li/shi grizeco-adj., kaj
bestidojn aliajn. Li/shi estas griza, kaj
p-a-kÀp-on te sek-À gret-ot
pass.-prez.-rimarkado-li/shi nur sekvo-prep. grandeco-der.
li/shi estas rimarkata nur pro grandeco
on-a. No bin-on p-a-fid-Üb-ik. Kan-on
li/shi-gen. Ne esti-li/shi pas.-prez.-mangho-der.-adj. Povo-li/shi
lia/shia. Ne li/shi estas manghebla. Li/shi povas
vob-£n gud-ik-o. L£f-il-on ad drin-£n e
laboro-inf. bono-adj.-adv. Amo-et-li/shi al trinkado-inf. kaj
labori bone. Li/shi shatas trinki kaj
ved-£n lÜb-ik. Dun-on bos-i pro
estighi-li/shi felicheco-adj. Agado-li/shi io-n por
li/shi ighas felicha. Li/shi faras ion por
le-kan: BlÀn-on vior-i ....
pligr.-povo: Livero-li/shi eburo-n
arto: Li/shi liveras eburon ....
Mallongigoj: ak.: akuzativo; adj.: adjektivo; adv.: adverbo; dat.: dativo;
der.: derivajo; gen.: genitivo; imp.: imperfekta; inf.: infinitivo;
inv.: inversigo; newt.: newtra; part.: participo; pas.: pasivo;
perf.: perfekta; pligr.: pligrandigo; plur.: pluralo; prep.: preposicio;
superl.: superlativo; trans.: transitivo.
V. PLUAJ INFORMOJ
Se estas sufiche da intereso, mi metos lecionojn kaj vortaron en la forumon,
aw mi tre volonte respondus al demandoj per mia adreso 100144,1473.
Alternative, vi povas kontakti perposhte unu el la sekvantaj personoj:
Flenef BevÀnetik VolapÀka
(La Internacia Amikaro de VolapÀk)
c/o Ralph Midgley
24 Staniwell Rise
Scunthorpe
South Humberside
DN17 1TF
Anglio
au
ZÜnabÀr VolapÀka
(La VolapÀk-Centro)
c/o Brian R. Bishop
155 Leighton Avenue
Leigh-on-Sea
Essex
SS9 1PX
Anglio
(Ili ambaw tre bone scipovas Esperanton).